Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Bjalistoka esperantistaro vizitis Frankonion ekde la 26.06. ĝis la 01.07.2005

Homoj, kiuj malmulte vojaĝas kaj pasas liberan tempon antaŭ la televido ekkonas proksimajn kaj malproksimajn landojn kaj popolojn per fremdaj okuloj. Tion ne ŝatas membroj de Bjalistoka Esperanto-Societo. Ĉiujare ili elektas alian landon por viziti ĝin, certigi sin, ke ankaŭ tien ekzistas Esperantistoj, kompari vivmanierojn kaj vivkondiĉojn de diversaj homoj.  De la 1-a de majo 2004 ni estas civitanoj de EU kaj nia eŭropa familio pligrandiĝis. La perspektivo de la enkonduko de la komuna mono EŬRO faras, ke ni kalkulas timante kio okazos poste. Gerardo Klingenhöfer – nia germana e- amiko el Erlangen, kun kiu ni hazarde konatiĝis en la lulilo de Esperanto  -Bjalistoko, kelkfoje invitis nin veni Germanion, sed nin timigis la vojaĝkostoj ligitaj kun la vizito en riĉaj germanaj urboj. Ĝis nun niaj klubanoj admiris proksimajn Estonion, Latvion, Litovion, Ukrainon, Rusion, Slovakion kaj Ĉeĥion, kie ankaŭ prezoj estas por ni ankoraŭ favoraj.

Ĉijare ni ekkuraĝis vojaĝi Germanion. Mi supozas, ke gastoj kaj gastigantoj same nervoziĝis, kio okazos post la alveno de la 18-persona grupo. Dank’  al modela najbara kunlaboro ni loĝis ĉe diversaj germanaj familioj, kiuj ofte eĉ ne scipovis paroli Esperanton! Dum la reenvojaĝo ni samopiniis, ke:

     La lingvobaroj ne ekzistis!

Ø     Niaj socialaj kondiĉoj estis tre bonaj  dank’ al afablaj homoj, kiuj tute seninterese zorgis pri ni,

Ø     Nia renkontiĝo kun la Esperantistoj en Forchheim, la komuna promenado tra la belega malnova urbo kaj la vespero en la restoracio longe restos en nia memoro. Ni konfidas al la renkontiĝo en Vilnius!

Ø     „Wallfahrtskirche” estis bela kaj impona, sed  plej impresis nin la grupo de pilgrimoj, kiuj post 3-taga migrado lacaj kaj ruĝaj pro la suno, kun orkestro  eniris la preĝejon. Ĝis nun ni vidis pilgrimajn grupojn nur  en Pollando kaj en Italio.

Ø     En Bamberg, dank’  al la helpo de Gerardo,  nia klubanino Zosia renkontis sian fraton post 25-jara disiĝo. Ĉu la historio ne estas romantika?

Ø     En Nurenbergo ni konstatis, ke la malnova parto de la urbo estas mirakla kaj spuroj de Wit Stwosz (Veit Stoss) vere kortuŝis nin. La suno kaj floroj akompanis nin, kiam ni vagabondadis kun Anny tra kurbaj stratoj. Kiel bongusta okazis „Strudel“ manĝita por la tagmanĝo ĉe Sankta Spirito!   Novaj e-gekonatoj, novaj impresoj - tempo rapidigas. Post la pikniko en iu parko ni provis viziti la paradajn terenojn de NSDAP. „Provi“ estas korekta vorto, ĉar  preskaŭ tuj post nia renkontiĝo kun Haraldo – nia ĉiĉerono – okazis nekredebla pluvego kaj ni tre malsekaj stampedis la buseton.

Ø     La lastan tagon de nia restado ni havis okazon konatiĝi kun fama urbo  de Siemens. De tiu momento se mi pensos „la regulo de Ohm“ mi tuj sekvos – Erlangeno. Se ni pensos Erlangeno – revenos en niaj rememoroj fam. Dicke, fam. Hollfelder, Bernardo kaj Erveno, Gerda kaj kompreneble Gerardo,  sen kiu nia granda aventuro neniam okazus.

Ø     Geamikoj - viaj ŝuldantoj loĝas en Bjalistoko. Venu kaj spertu mem nian gast- amecon. Koran dankon por ĉio.           

Ela Karczewska                      

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/05