Esperanto ĉe la Buga 05 la 25.08.2005
Karaj geamikoj,
finfine mi sukcesis meti kelkajn bildojn de nia lasta E-prezentado
je la BUGA05 reten. Bonvolu rigardi
http://www.esperanto-muenchen.de/Buga-Bilder/Auftritt_2508/index.htm
Ni prezentis per la helpo de 4 gastoj el nia ĝemelurbo Kievo kaj de la sorĉisto Triksini.
La prezentado daŭris 2,5 horojn kaj feliĉe la vetero nur malboniĝis je la fino de la
prezentado. Ĉifoje nia informtablo estis pli bone videbla kaj multaj homoj forprenis
informilojn kaj diskutis kun ni.
Karaj amikoj, je la 29a de septembro estas la lasta ŝanco por partopreni E-prezentadon je la BUGA.
JOMO el Tuluzo venos kun sia grupo.
Saluton
Karl