Prezento de Esperanto en Nurenberga lingvolernejo
La 21-an de oktobro 2005 en la lingva
lernejo VBA (kiu apartenas al urba Kleriga Institucio de
Nurenbergo) okazis prezento pri internacia lingvo
Esperanto. La aŭskultantaro konsistis el 25 homoj - rusdevenaj gejunuloj,
kiuj lernas la germanan lingvon pere de Otto-Benecke-Fonduso. En la kadro
de la lernoprogramo ĉiu studento devas memstare prepari prezenton pri iu
temo por la tuta klaso.
Olga Litvinova el Dnepropetrovsk, nun loĝanta en Nurenbergo, elektis por
sia prezento Esperanton. Tio ne surprizas - ekde aŭgusto 2005 Olga estas
anino de la triopo "Aspiro", kiu kantas kanzonojn en Esperanto. Olga lernas
Esperanton paralele kun la germana, angla kaj hispana.
La studentoj kun granda intereso aŭskultis pri Esperanto, ĝia historio,
nuntempaj celoj kaj aplikaj kampoj, bazaj gramatikaj reguloj. Olga
anstataŭigis la sekan prelegon per vigla diskuto kun la publiko, per
sugestaj demandoj lasis studentojn mem diveni la respondon, metis la plej gravajn
faktojn sur la tabulon kaj eĉ donis aŭskulti la kanton "Urbo sur Neva" de Andrej
OBREZKOV laŭ teksto de Oleg OBUĤOV.
Tiel, praktikante siajn scipovojn de la germana, intertempe 25 homoj ricevis
adekvatan informon pri Esperanto, liberan de la kutimaj antaŭjuĝoj.
Preparante la prezenton, Olga uzis informojn el Vikipedio kaj el la retejo
de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ).
Akirita sperto estas rekomendinda ankaŭ por aliaj lingvolernejoj.
Ligiloj:
* Triopo "Aspiro" -
http://aspiro.vorota.de
* Otto-Benecke-Fonduso -
http://www.obs-ev.de
* VBA e.V. -
http://www.vba-nuernberg.de/
* Vikipedio -
http://eo.wikipedia.org
* Germana Esperanto-Junularo -
http://www.esperanto.de/dej/index_eo.php
Nurenbergo, 24.10.2005
Amike,
Grigory Grin, Nurenbergo