Junulara kongreso sen miss-oj
La Loka Kongresa Komitato de la ĉi-jara Internacia
Junulara Kongreso en Zakopane decidis revivigi malnovan tradicion kaj okazigi
belec-konkurson sub la titolo "Miss Esperantio". Lastfoje tia konkurso okazis en
IJK iam en la 1970-aj jaroj. Jam printempe respondeculoj de UEA klopodis
konvinki la organizantojn rezigni pri la ideo, sed vane.
Nia aŭtoro Oleg Izjumenko revenis el la IJK en Zakopane kun renovigita
entuziasmo. Kortuŝa estis por li la parolado de Etsuo Miyoshi, kiu rakontis pri
sia vivo kaj renkontiĝo kun Esperanto. Ĝojiga kaj eĉ miriga estis por li la ĉiam
pli videbla rolo de la retprojekto lernu.net en la estigo de novaj generacioj de
esperantistoj.
Legu pli en Libera Folio!
http://www.liberafolio.org