Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Projekto Indiĝenaj Popoloj - 9-a de aŭgusto 2005-a

Okaze de la ĉi-jara Tago de Indiĝenaj Popoloj, 9-a de aŭgusto 2005, la ĉi-suba deklaro en la angla kaj en la hispana estis sendita al 200 internaciaj asocioj okupiĝantaj pri indiĝenaj popoloj kaj al enlandaj asocioj en Usono, Kolombio, Peruo kaj Barato. [La adreso estis adaptita laŭ la neceso por doni kontakteblecon enlanda]
Estis kelkaj reagoj, interalie de asocio okupiĝanta pri edukado por daŭropova evoluo, kiu petas pliajn informojn pri Esperanto, kaj ekestis interesaj kontaktoj kun barataj asocioj okupiĝantaj pri programo por instrui per indiĝenaj lingvoj en tiu lando.
Espereble venontan jaron pli da landaj asocioj kaj da esperantistaj aktivuloj, en kies landoj loĝas indiĝenaj grupoj, kunlaboros.

Dankon al la kunlaborintoj!

Amike

Renato Corsetti

* * *


Dua Internacia Jardeko de Indiĝenaj Popoloj

Deklaro de la Esperanto-Movado pri la Indiĝenaj Lingvoj kaj Kulturoj okaze de la 9-a de aŭgusto 2005

La parolantoj de la internacia plan-lingvo Esperanto subtenas ĉiujn provojn de la indiĝenaj popoloj revalorigi sian lingvon kaj sian kulturon, ĉar ili opinias, ke ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj kulturoj havas en si valorojn, kiujn la homaro ne perdu. Krome ni opinias, ke oni devas respekti je ĉiu nivelo la lingvajn homajn rajtojn, garantiatajn de la Deklaro pri Homaj Rajtoj.

Ni pensas ke ĉiuj devus apliki ĉie en la mondo la principon de la uzado de tri lingvoj rekomendita de Unesko kaj UN:

- gepatra lingvo (kiom ajn malgranda ĝi estas)
- loka kontakt-lingvo ( ĝenerale la nacia lingvo)
- internacia lingvo

Estas jam pruvita la pozitiva efiko de la instruado de gepatraj lingvoj kompare kun la instruado de nur negepatraj lingvoj. La bezono pri la loka kontakt-lingvo estas evidenta.

En ĉi tiu kadro ni ankaŭ asertas ke la optimuma lingvo por la rolo de internacia lingvo estas la internacia, neutrala planlingvo Esperanto. La uzo de kiu ajn alia nacia lingvo por internacia komunikado estas maljusta, kauzas homajn suferojn kaj kaŭzas perdon de mono kaj de tempo flanke de la evoluantaj socioj kaj en la longa daŭro malaperon de lingvoj kaj de kulturoj.

Ni pensas, ke ĉiuj konsciaj edukistoj kaj edukaj instancoj havas la devon evoluigi kaj disvastigi justan aliron al komunikado inter malsamaj kulturoj, kaj tute aparte inter minoritataj kaj indiĝenaj grupoj kaj la cetera loĝantaro, respektante ĉies lingvajn homaj rajtoj.


Projekto Indiĝenaj Popoloj
Renato Corsetti
www.esperanto.net  

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/05