MAS,
la Monda Asembleo Socia, fondiĝis
La 2-an de aŭgusto, post kvinmonata
reta diskutado, interkonsentiĝo kaj fina aprobo de sia
fundamento (statuto, Oftaj Demandoj kaj regularo pri aliĝoj),
MAS, la MONDA ASEMBLEO SOCIA, oficiale fondiĝis - oficiale, ĉar MAS
laboris jam dum sia fondoperiodo. Jen cetere sufiĉe unika maniero fondi
asocion - kaj ankaŭ sufiĉe interesa, ĉar ĝi ebligis senurĝe kaj ĝisfunde
pridiskuti la fundamenton de la asocio kaj interkonsentiĝi pri ĝi - ĝi estis
fakte la unua paŝo de nova vojo de memorganiziĝo de asocio,
kies ecoj estas same novaj.
Kio estas MAS?
La tutmonda organizo de ĉiuj homoj kiuj ne nur konvinkiĝis ke pli bona
mondo eblas, sed kiuj pretas kune diskuti kaj agi por realigi ĝin.
Ili agas por la monda paco, defendas la interesojn de la tuta homaro kaj
klopodas por evoluigi - komencante ĉe si mem - eksternacian pens- kaj
ag-manieron home solidaran. Ili strebas kontribui al starigo de mondvaste
senklasa socio sen ekspluatado, socio kiu respektas la dignon de siaj
membroj sen distingo de aĝo, haŭtkoloro, sekso, seksa orientiĝo, etna aŭ
nacia aparteno kaj kredo - socio kiu organizas sian
ekonomion laŭ la bezonoj de ĉiuj siaj membroj,
protektante la planedon Tero por estontaj generacioj.
MAS estas permanenta Monda ASEMBLEO. Ĝi laboras ekskluzive per retpoŝto,
ne postulas membrokotizon, estas sen piramidecaj strukturoj - ne havas
estraron nek prezidanton nek konfliktkomisionon ktp, do,
ĉiuj membroj decidas rekte mem, laŭ la principoj de rekta
(aŭ baza) demokratio, kaj ĝi estas perfekte "travidebla"
- do, nenia diskuto, decido aŭ faro estas kaŝita al iu membro.
Ĉiu membro rajtas rezprezenti la asocion surbaze de ĝiaj statuto kaj
decidoj.
Rigardu en ĝian retpaĝon:
http://mas-eo.org
Tie vi trovas ne nur informojn pri MAS mem, sed ankaŭ interesajn artikolojn
pri aktualaj sociaj kaj politikaj demandoj.
MAS vokas vin:
Homoj, kiuj ŝatus kunlabori en la bazdemokratia asocio MAS, kaj pensas, ke
ili havas la saman celon kiel ni, kaj tial volas fortigi nian asocion per
siaj ideoj kaj agadoj, estos al ni tre bonvenaj. Ni ne povas havi tro da
memkonsciaj membroj, kiuj kun ni volas elprovi novan vojon de
memorganizado de Esperanta asocio.
MAS estas neniel konkurenco por aliaj organizoj, ne povas esti io tia, ĉar
la celoj de MAS ne estas grupegoismaj. MAS estas malferma por ĉia
laŭstatuta kunlaboro, kaj laŭ la statuto eĉ estas
devigata al tio. Ni bezonas ĉiun, kiu subtenas niajn
celojn. Samtempa agado de niaj membroj en aliaj organizoj
por ni ne estas malhelpo, sed riĉigo.
Ni estas konsciaj pri tio, ke nia statuta celo estas afero, kiu bezonas
longan spiron. Monda socio sen klasoj, sen militoj, kaj kun laŭhomara
ekonomio estas granda celo, kompreneble ne atingebla post
tri jaroj. Per ĝia fondo kaj eklaborado ni metis nun la
fundamenton por organizo, en kiu la individuo denove
povas esperi ne esti la ludilo por aliaj. Ĉe MAS neniu havas «la
potencon» kaj neniu havos ĝin, ĉar laŭ ĝia strukturo - fiksita en la
statuto - tio ne eblas. Tial ĉiu, kiu volas ne esti ŝafo por iu alia, ne
havas kialon por maltrankviliĝi aliĝante al MAS - ni volas elprovi
novspecan organizon, kiu estas vivtenata ne per burokrata maŝino, sed
rekte de la membroj mem.
Por ke ĉiu kaj precipe ankaŭ malriĉuloj povu partopreni, ni postulas
neniun membrokotizon. Sed ni akceptas monodonacojn, de tiu kiu povas
helpi nin per mono. Ni uzu do la okazon de tiu nova
memorganizado de esperantistoj. Se vi estas esperantisto,
kiu havas ideojn kaj energion kaj sencon por justeco, se
vi estas optimisto kaj pensas, ke vi havas ion por diri, nepre aliĝu al MAS.
MAS vokas vin!
--
Vilhelmo Lutermano
Le Monde diplomatique en Esperanto
http://eo.mondediplo.com
--
MONDA ASEMBLEO SOCIA (MAS)
http://mas-eo.org