Vojaĝoj de Internacia
Klubo "ESPERANTOTUR" en 2005
Internacia Klubo "Esperantotur" kun sidejo en Bydgoszcz,
Pollando aranĝis en 2005 jaro plurajn interesajn Esperanto-vojaĝojn, kies ĉefa
celo estis promocii internacian Esperanto-turismon kaj vojaĝigi E-grupojn al
gravaj internaciaj Esperanto-aranĝoj.
Marte okazis internacia flug-vojaĝo al Nepalo por partopreni tie planitan 4-an
Azian Kongreson de Esperanto kaj tuj poste alia grupo flugis al Irano kaj
vizitis ĝin kun E-gvidado. Februare en Bydgoszcz okazis Internacia Pedagogia
Esperanto-Kurso kaj aprile la 30 Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz kun 28 AKB-Sesio.
Maje 45-persona pola busgrupo partoprenis AROMA JALTA-2005 en Krimeo, Ukrainio.
Junie okazis 15 Eŭropa Esperanto-Forumo, dum kiu 50 vojaĝantoj vizitis 6
landojn kaj 6 ĉefurbojn de Eŭropa Unio inkluzive Parlamenton en Bruselo.
Julie 2005 tri busvojaĝoj kun 82 partoprenantoj el 9 landoj okazis lige kun 15
Internacia Esperanto-Kongreso kaj 41 Baltaj Esperanto-Tagoj en Riga kaj 90
Universala Kongreso de Esperanto en VILNO, vizitante Estonion, Finnlandon,
Latvion, Litovion kaj Pollandon.
Aŭguste okazas arta vojaĝo tra Ĉinio kaj vizito en Mongolio laŭ spuroj de
Ĝingis-Ĥan.
Samtempe buso kun 45 vojaĝantoj vizitos 8 landojn de centra kaj orienta Eŭropo
kun ĉefa celo partopreni 28 SUS de AIS en Karlovo, Bulgario.
Dum 24-30.09.2005 en Bydgoszcz okazos la 30 Internacia Forumo pri Edukado,
Turismo kaj Kulturo kun 28 AKB-Sesio de AIS. Tiam komenciĝos ankaŭ la nova 15-a
studjaro en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz - Klerigejo
de AIS, kie eblos akiri polan diplomon kaj tiujn de bakalaŭro kaj poste
magistro de AIS.
Al 30-a IFTEK kaj ISTK-studado por 2005/2006 en Bydgoszcz, Pollando ankoraŭ
eblas aliĝi.
Dum 18.11-9.12.2005 okazos la 21-a Internacia Simpozio pri Esperanto-Turismo (21
ISET), kiu celas promocii Esperanto-turismon en Tajlando, Kamboĝo kaj Vjetnamio
(prezo 1800 USD). Al la 21-a ISET aliĝis jam pli ol 30 kandidatoj.
Internacia Klubo "Esperantotur" preparas jam planojn de internacia
Esperanto-turismo por 2006. Se vi volas, ke ankaŭ vian E-aranĝon vizitu E-grupoj,
sendu konkretajn ofertojn pri datoj, lokoj, programo, partoprenkondiĉoj por 2006
jaro ĝis la 25-a de septembro 2005 al:
INTERNACIA KLUBO "ESPERANTOTUR"
Str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 BYDGOSZCZ
Pollando, tel./fakso: +48,52,3461151
Retpaĝo:
http://www.esperanto-turismo.com