Aŭgusta temo de la monato de Lingva Prismo
Saluton,
Mi ŝatus informi, ke la aŭgusta "temo de a monato" ĉe la forumo de Lingva Prismo,
www.lingvo.info, estas:
Ĉu la ĉina unutage iĝos la unua tutmonda interlingvo?
Ĉinio estas la lando kun la plej granda loĝantaro en la mondo kaj pli ol unu
miliardo de homoj parolas la ĉinan lingvon. Dum la lastaj jaroj, Ĉinio travivis
imponan ekonomian kreskegon kaj homoj kiuj parolas la ĉinan estas pli kaj pli
demandataj precipe en la mondo de negoco.
Ĉu la ĉina estas la venonta tutmonda interlingvo? Ĉu vi pensas ke la ĉina baldaŭ
iĝus la unua lingvo instruota en la lernejoj? Ĉu ĉi tiu vizio estas realizebla
aŭ ĉu la ĉina lingvo kaj skribo estas tro malfacilaj lerneblaj por ĉiuj? Kaj ĉu
ni ĉiuj povas profiti de la influo de la riĉa ĉinaj lingvo kaj kulturo aŭ ĉu la
progreso de la ĉina estas iomete minacanta?
Ni estas scivolaj pri viaj spertoj kaj opinioj kaj antaŭĝojas pri viaj
kontribuoj al la forumo ĉe
http://www.lingvo.info/forumo/?lingvo=eo.
Amike
Cornelia Blome
Redaktorino de Lingva Prismo