Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

 

Infana renkontiĝo en Francujo - Reagoj urĝe bezonataj

 

REAGOJ URĜE BEZONATAJ antaŭ renkontiĝo kun la urbestro



 
Karaj geamikoj,

Eble ĝis nun, vi ne priatentis miajn informojn  koncerne la internacian infan-renkonton alnomitan FRINGOJ, kiun ni planas en aprilo 2006.

Bonvolu trovi malsupre la ĝeneralajn informojn pri ĝi.

Por faciligi la gastigadon de eksterlandaj grupoj de geknaboj en la pariza regiono, mi prezentis du petojn al nia urbestro (urbo Bondy, tute apude de Parizo) :
- Unua peto : disponigo de dormejoj en lernejo de Bondy, por kelkaj noktoj, antaŭ la foriro al     

   la kastelo Grezijono. (la lernejanoj ferios).
- Dua peto : disponigo de buso por veturi, ĉiuj kune, de Bondy al Grezijono kaj revene.

Hieraŭ, mi ricevis leteron de la urbestro kun propono de rendevuo venontsemajne.
Mi ege bezonas ricevi respondojn de eksterlandaj grupoj por montri ke homoj interesiĝas al tiu aranĝo.
La urbestro konstatu ke lia helpo estos tre utila, kaj ke nia esperanto-asocio agadas efike kaj meritas helpon.

Mi senpacience atendas viajn entuziasmajn reag-mesaĝojn. : - )
Enskribiĝoj estos eĉ ankoraŭ pli bonvenaj. ; - ))

Koran dankon
La plej bonan al vi ĉiuj por la jaro 2006.

Elizabeth Barbay

=====================

FRINGOJ

Festa Renkonto Internacia de Geknaboj

De la 15a ĝis la 22a de aprilo 2006

Vi aĝas inter 6 kaj 18 jarojn,
Vi eklernis esperanton aŭ jam flue parolas,
Vi emas vojaĝi, malkovri belan regionon de Francio, konatiĝi kun novaj geamikoj,
Vi ŝatas muziki, kanti, danci, teatrumi, desegni,  man-faradi, konstrui... aŭ iel krei belajn aĵojn,
Tiu semajno ege plaĉos al vi !

Esperanto-kursgvidantoj, gepatroj kaj geavoj, volontuloj,  ni proponas al vi partopreni kaj partoprenigi infanojn en tiu aranĝo.

La kastelo Grezijono (Maine-et-Loire) jam havas longan tradicion de esperanto-staĝoj, ĉu por plenkreskuloj, ĉu por infanoj, sed tiu ĉi por-geknaba semajno estos novstila :

kompreneble, ĝi kontribuos al plialtigo de la lingva nivelo, sed la unua celo estas

PREPARI GRANDAN FESTON
kun spektakloj, ludoj, ekspozicioj, en kiu  ĉiu preparos tion, kion li aŭ ŝi plej ŝatas.

Ĝi okazos la antaŭ-lastan posttagmezon kaj vesperon (vendrede).
Estos bonvenaj la esperantistoj de la regiono, sed ankaŭ kaj ĉefe, la loĝantaro de la apuda urbeto Baugé kaj ĉirkauxaĵo.

Ni intencas inviti la urbestron kaj ĵurnalistojn. Ni montru al la publiko, kiel efika estas nia komuna lingvo.

Ekde nun, bonvolu pripensi kion VI kaj la geknaboj kiujn vi akompanos, ŝatus prezenti.
Nepre kontaktu kun ni, la organiza teamo, kies membro vi plene iĝos,  por anonci vin kaj ni komencos la preparan laboron.
Ju pli da kapoj, des pli da ideoj !
 
Elizabeth Barbay
25, allée Gabriel Fauré
FR - 93140 BONDY
Tel : 01 48 47 23 87

Prezo antaŭvidita por kiu-ajn-aĝa partoprenonto el A-lando, por la tuta semajno : ĉirkaŭ 150 €.
Prezo antaŭvidita por kiu-ajn-aĝa partoprenonto el B-lando por la tuta semajno : 100 €
Ni ankaŭ pripensu kiel rikolti iom da mono por la venonta infan-aranĝo dum tiu malferma tago : vendo de manĝaĵoj (krespoj,...) ? vendado de objektoj ekspoziciitaj (faritaj de la infanoj dum la semajno) ? ludoj ?


Virtuala vizito de la kastelo Grezijono ĉe
www.gresillon.org
Ĉe la sama adreso, vi baldaŭ povos legi pri tiuj, kiuj jam enskribiĝis,
el kiuj landoj, kun kiaj proponoj...
Ĉu via nomo ankaŭ legeblos tie ?

================

Mi esperas veni al FRINGOJ kun 2 grupoj :
La unua konsistos el lernantoj aĝantaj inter 9 kaj 12 jarojn (3 aŭ 4 infanoj).
La dua estas la muzik-grupo de mia filo Nikolao (17jara), nomata RAZ (Radio-Aktiva Zono).
La 4 aŭ 5 gejunuloj kunportos siajn instrumentojn. Ili ĵus eklernis esperanton, krom Nikolao, kiu jam parolas sufiĉe flue.
Ne forgesu vian muzikilon.

Festo-programeroj, niaj proponoj :
- Por la plej junaj infanoj, (ne nur tiuj kiuj venos kun mi), mi proponos ombro-teatraĵon :    

   elekto aŭ verkado de rakonto, fabrikado de la figuroj, instalado de la teatro, provludado dum la semajno kaj fina prezentado.
- Mi povos proponi atelieron de paper-faldado, kun ekspozicio.
- Mi kunportos la necesan materialon por proponi ASTROGXAK-atelieron. Temas pri speco de ĵonglado kun aro de 3 koloraj lumpilketoj tenitaj per fadeno.
   Ni elektos muziko(j)n por subteni la astroĝakadon.
NOTU BONE : infanoj kiuj deziras elpaŝi en la vendreda prezentado de astroĝak-danco, kunportu nigrajn vestaĵojn. Tiu spektaklo disvolviĝos en la mallumo.

Interesatoj, anoncu vin, por ke mi eventuale aĉetu pliajn astroĝakojn.

Dum la festotago, okazos ne nur spektaklo sed ankaŭ eksteraj aktivaĵoj.
Ekzemple, iu franca esperantisto,  Kristian V., deziras proponi arko-pafadon.
Mi mem havas kelkajn ideojn de ludoj proponindaj.
Tiuj ludoj estos senpagaj por la partoprenantoj al FRINGOJ, sed pagendaj de la eksteraj vizitantoj.

VIAJ PROPONOJ ?


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1 
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/05