Diskut-fadeno en Esperanto en la ret-forumo de UNICEF
De antaŭ kelkaj jaroj, UNICEF (la UN-sekcio pri infanoj) havas retejon kie junuloj povas doni sian voĉon, ĉe www.unicef.org/voy (Voices of Youth - Voĉoj de Junuloj).
Ĝi ekzistas en kelkaj lingvoj, kaj nun ĝi
ankaŭ enhavas diskut-fadenon en Esperanto!
Kiel junulo mem (mi havas 17 jarojn), mi ĉiam trovis la
retejon interesa kaj unu el la plej bonaj iloj renkonti
junulojn de la tuta mondo kaj diskuti kun ili.
Se vi estas juna aŭ vi konas junulon, vizitu la paĝon sube kaj
antaŭsendu ĝin al viaj junaj amikoj! Se sufiĉaj junuloj membriĝas
kaj partoprenas,
ni povos havi apartan sekcion en Esperanto kaj tradukon
de la tuta paĝo en Esperanto.
Vizitu:
http://tinyurl.com/dhmub
Amike via,
Jonathan Moylan
Novkastelo, Aŭstralio