Filmeto adaptita de ĉina libro "Oranĝa Ombrelo" en Esperanto
Mi estas Joe Bazilio Costa, el
Brazilo kaj mi havas novaĵon por vi.
Ni jam pretigis filmeton adaptita de ĉina libro "Oranĝa Ombrelo" por disvendi
inter la esperantistaro.
La noveleto estas de Han Dong kaj la originala titolo estas "Interparoli
Transmuren".
La DVD (NTSC formato) nomiĝas " Tiel estas la vivo" kaj estas nia unua filmo
tute en Esperanto. (Ankaŭ en formato PAL.)
Partoprenis du gelernantoj el nia grupo kaj la rezulto, laŭ diversaj
gesamideanoj kiuj jam spektis ĝin, estas tre bona!
Ni disvendas ĝin por kolekti monon por daŭrigi la filmadon (jam survoje) de
"Gerda Malaperis", lanĉota en la venonta BKE en Campinas.
Vi povas mendi ĝin per niaj retadresoj:
amiko@uai.com.br
imagu@uai.com.br
Ni sendos ĝin je la kosto de R$ 15,00 (senpaga sendado) (en Brazilo)
Por grupoj aŭ kluboj estas speciala rabato depende de la kvanto.
Helpu nin disvastigi tiun novaĵon!!
Ni deziras al vi ĉiuj Feliĉajn Jarfinfestojn!
Joe Bazilio Costa
-------------------------------------