Pluraj Zamenhofaj festoj en Rio de Janeiro
Estimataj:
Kiel tradicie okazis kaj okazos pluraj Zamenhofaj Festoj
en Rio de Janeiro ĉi-jare.
La unua okazis la 11-an de Decembro, en la kvartala
biblioteko de Botafogo, organizita de la loka E-grupo.
Malgraŭ la intensa pluvego, kiu tiam
falis, ĉirkaŭ 30 gesamideanoj renkontiĝis tie kaj sekvis
prelegon de Sylla Chaves, debaton kun la partopreno de
Givanildo Ramos Costa, Elmir dos Santos Lima
kaj aliaj, skeĉon omaĝe al Zamenhof fare de la
loka grupo kaj prezentadon de la kantistino Vera
Jordan.
La 16-an de decembro ĉirkaŭ 50 homoj amasiĝis en la
sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj por sekvi
la jam tradician Zamenhofan Feston de KKE.
Givanildo Ramos Costa, KKE-Prezidanto, malfermis la kunsidon per verva festparolado. Sekvis prezentado de André Varella (deklamado), Lucia Motta (pianludado),
Vera Jordan kaj Alvaro Motta (kortuŝa skeĉo omaĝe al Zamenhof), Vera Jordan (kantado), Neide Barros Rêgo (kantado) kaj Dulcidedes de Oliveira Pinto (baritonulo),
kiuj estis akompanataj de
Terezinha Maria de Carvalho Pinto (pianludado), Rosana
Caramez (kristnaska mesaĝo) kaj Rosinha Mattos (junularaj
kantoj).
La 17an de decembro okazis la Zamenhofa kaj Datrevena
Festo de la E-Grupo Ismael Gomes Braga en la kvartalo
Bangu kaj la 18an de decembro en la najbara urbo Niterói
okazis la inaŭguro de la kinĉambro de la Kulturcentro Maria Sabina, direktita de la vigla Neide Barros Rêgo, per prezentado de DVD, produktita de Sylla Chaves,
"Canções e Poemas sobre Esperanto,
Paz, Amor e Natureza".
Informis:
Aloisio Sartorato
Rio, Brazilo
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------