Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Nova versio de la informilo 'Ĝisdate pri Esperanto' kaj Semajno de Homaj Rajtoj kaj de Esperanto

 

Karaj samideanoj,

post konsiderado de la lastaj korekto-proponoj venintaj el pluraj el vi, ni povas konsideri la nunan version de 'Ĝisdate pri Esperanto' la provizore definitiva. Vi trovas ĝin en www.tejo.org/uea/informiloj_farataj .

Bonvolu atenti, ĉar en la fino de la dokumento estas klara indiko, ke en la tradukoj devas esti montrata post la adreso de UEA ankaŭ la adreso de landa asocio aŭ de loka grupo al kiu la neesperantistoj rajtas peti informojn en la lingvo de la traduko.

Antaŭ ol ektraduki anoncu vian intencon traduki en la listo
informado@yahoogroups.com  aŭ/kaj en la listoj de via lando, simple por eviti duoblajn laborojn. Krome havigu al vi la jam ekzistantan tradukon en via lingvo, ĉar multaj partoj ne ŝanĝiĝis aŭ malmulte ŝanĝiĝis. Ligon al ĉiuj ekzistantaj versioj vi trovos en www.tejo.org/uea/Gxisdate_pri_Esperanto .

Mi ne povas pensi pri pli bona maniero bondeziri al vi okaze de la 15-a de decembro, Zamenhof-tago, Tago de Esperanto-libro kaj Monda Tago de Esperanto en la kadro de la Semajno de Homaj Rajtoj kaj de Esperanto.

Simple ni daŭrigu nian modestan agadon por Esperanto laŭ la spirito de amo al la homaro, de malamo al la kaŭzantoj de maljustaĵoj al la popoloj kaj de konkretaj agadoj por Esperanto, kiun Zamenhof donis al ni.

Amike

Renato Corsetti

------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1 
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/05