*********************************************************
INFORMITALE 55
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
91a Universala Kongreso - Firenze 2006
Infana Kongreseto
En kiu lando naskiĝis Pinokjo, la
infano el ligno sed kun koro de infano, kiu ĝojigas ĉiuaĝajn infanojn tra la
mondo?
En Italujo, komprenble.
Kaj kie en Italujo? Apud la loko de la ĉi-jara Internacia Infana Kongreseto, kiu
okazas en Prato, 20 kilometrojn de Florenco, kie okazos la plenkreskula kongreso,
alivorte la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Florenco de la 29-a de
julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2006-a.
La IIK okazas en aparta gastejo por skoltoj, vagantoj, ktp, en parko en Prato,
kaj oni antaŭvidas ekskursojn al la apuda Kolodi (Collodi), la naskiĝ-vilaĝo d
ela aŭtoro de Pinokjo, kie estas
amuz-parko por infanoj.
Petu informojn ĉe
la organizantoj de la UK
, aŭ rekte ĉe la ĉeforganizanto de la IIK:
Leonardo
Pampaloni.
***************
Pliaj informoj pri la UK ĉe:
www.ukflorenco2006.it .
Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/informitale
LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo,
Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton:
"Assessorato al Turismo di Firenze"
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - tel+fakso +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio