SEMAJNO DE HOMAJ RAJTOJ KAJ DE ESPERANTO
Karaj legantoj,
ĉiutage mi legas pri antaŭanoncoj rilate al eventoj okazontaj kunlige kun la
15-a de venonta decembro, la tradicia Zamenhof-Tago kaj Tago de la
Esperanto-Libro.
Vi aŭdis, ke dum la pasintaj jaroj pluraj esperantistoj havis la ideon vastigi
la signifon de la tago al "Tago de Esperanto" kaj doni al ĝi ankaŭ informan
elementon per aranĝado de eventoj kune kun aŭ por neesperantistoj.
Surbaze de ĉiuj ricevitaj ideoj, la estraro de UEA eksperimente ĉi-jare deklaras,
ke la semajno de la 10-a ĝis la 18-a de decembro estu "Semajno de Homaj Rajtoj
kaj Esperanto". Tiu semajno inkluzivas la 10-an de decembro kaj la 15-an.
Artikolo pri tio aperos en la venonta numero de la revuo Esperanto.
Nun la festo ebligas kaj agadon al la ekstero (pri Esperanto kaj lingvaj homaj
rajtoj, pri la idealaj valoroj de nia lingvo) kaj la tradician pli internan
agadon (festo de la libro en Esperanto, kluba kunveno por memorigi Zamenhof).
Cetere, la ekzisto de alekstera elemento (la homaj rajtoj) igas ebla kaj
dezirinda la kunorganizadon de eventoj kun neesperantistaj asocioj.
Do, la limo je tio, kion oni povas fari, kuŝas nur en via fantazio kaj en la
lokaj eblecoj.
Mi deziras al ĉiu klubo tra la mondo sukcesan planadon kaj realigadon de la
Semajno de Homaj Rajtoj kaj Esperanto,
Amike
Renato Corsetti
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------