Kunlaboru pri la kongresa temo en Florenco 2006
La kongresa temo en
la Universala Kongreso en Florenco 2006 estas "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al
daŭrigebla evoluo".
Ĉiuj estas petataj kunlabori kaj kundiskuti pri ĝi. Kiel komenca informiĝo pri
la temo povas utili la "Raporto pri Homara Evoluo" de la Evoluprogramo de
Unuiĝintaj Nacioj, kiun vi trovas en pluraj lingvoj ĉe:
http://hdr.undp.org/reports/global/2004/
Roy McCoy inciatis la tradukon de unu ĉapitro kaj la jam tradukitan parton vi
povas legi ĉe:
http://www.tejo.org/uea/traduko_el_HDR_2004
Mi varme petas ĉiujn informiĝi pri la temo kaj kunlabori (momente nur pri ĉi tiu
traduko, sed estonte ankaŭ pri la debatoj).
Se vi havas tekinkajn malfacilaĵojn, bonvolu kontakti min.
Amike
Renato
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------