Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Tradicia Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrado ekde la 02. ĝis la 04. de decembro 2005

 

ZAMENHOFA SEMAJNFINO

Kaliningrado, 2.-4. dec 2005

La Ondo de Esperanto kaj la Ĝenerala Konsulejo de Pola Respubliko en
Kaliningrado denove invitas esperantistojn al Kaliningrado por la tradicia Zamenhofa Semajnfino.

2. dec 2005 (vendredo)
14h30: Malfermo (en la Konsulejo de Pollando). Prezentiĝo de la partoprenantoj
16h00: Natalia Striĵnjova kantas en Esperanto
16h30: Bufeda regalo de la Konsulo; neformala kunestado
17h30: Fino de la oficiala programo. Enhoteliĝo, ripozo ktp.

3. dec 2005 (sabato)
10h00: Ekskurso kaj vizitado de muzeo.
13h00: Tagmanĝa paŭzo. Libroservo funkcias
14h30: Zamenhof kaj Bulonjo: Festprelego de Aleksander Korĵenkov
15h30: Seminario pri kunlaboro de balt-landaj esperantistoj
            Leciono por komencantoj
16h30: Liro-2005: Anonco de la rezulto
17h00: Kvizo, ludoj, teo. Libroservo funkcias
19h00: Bankedo

4. dec 2005 (dimanĉo)
10h00: Konversacia rondo. Promenado en la urbo, vizitado de muzeo.
Forveturo

Ejoj: La vendreda programo okazos en la Konsulejo (Kaŝtanovaja Alleja, domo 51). De la stacidomo veturu per busoj 3,31 aŭ trolebuso 4 ĝis la
haltejo "Kommunaljnaja". La grupon el Pollando, kiu venos trajne, ni renkontos en la stacidomo kaj venigos al la Konsulejo. La sabata programo okazos en la Kulturpalaco de Maristoj (Leninskij prospekt, 83).

Financo: Kotizo: 80 rubloj, 10 zlotoj, 8 lidoj aŭ egalvalore. La festa vespermanĝo kostas ĉirkaŭ 250 rublojn. En komunloĝejo unu nokto kostas ĉirkaŭ 200 rublojn. Unu nokto en la plej malmultekosta hotelo Deima kostas ĉirkaŭ 350 rublojn. Bonvolu mendi la noktumadon antaŭ 20. novembro 2005.

Vizoj: Loĝantoj de preskaŭ ĉiuj landoj devas havi ruslandan vizon.
Bonvolu ĝustatempe viziti konsulejon. Poloj kaj litovoj povas ricevi senpagajn vizojn por viziti Kaliningradon en la ruslandaj konsulejoj en Varsovio, Gdansko, Krakovo, Poznano, Szczecin, Vilno kaj Klaipeda. (La vizoaranĝado daŭras kvin labortagojn.)

Bonvenon al Kaliningrado!

Poŝta adreso: RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1248, Ruslando
 Retadreso:
sezonoj@gazinter.net
http://www.esperanto.org/Ondo/

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/05