Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Ago-tago en Ukrainujo

Ĉi jare ni (Societo por subteno kaj defendo de ukraina kulturo "ESPERO") okazigis negrandan ago-tagon. Ĝi okazis en Obolona distrikto de
Kijivo, en kiu nun estas kelkaj perspektivaj agaddirektoj. Estis aranĝita tablo kun ekspoziciaĵoj, informiloj, invitiloj. Apude pendis afiŝo kun la vortoj: "1 de oktobro estas tutmonda tago de Esperanto - universala solvo de la monda lingva problemo". Deĵoris ĉe la tablo Vladimir kaj Jurij Soroka, Nina Pila, Eugenia Slovaĉevskaja kaj Mikaelo Lineckij. En la kapoj estas ideo ripeti ankoraŭfoje la agon.

Krome, la ĉirkaŭmonda karavano "Interkulturo" jam komencis sian agadon. La 27.09. en ukrainia centro de nacia kulturo ­muzeo de Ivan Goncar okazis renkontiĝo de organiza teamo de la karavano (Vladimir kaj Jurij Soroka, Irina Ŝmigol', Olga Ŝiganskaja, Eugenia Slovaĉevskaja, Valentina Sazonova -ne esperantistino- kaj Mikaelo Lineckij) kun ĵurnalistoj.
Por la renkontiĝo venis ĉirkaŭ 30 ĵurnalistoj kaj estis filmado de la kabla TV-kanalo UTR. La kunsidon lerte gvidis O.Ŝiganskaja.
Se iun interesas la karavana temon, mi povus sendi al ties persona adreso la inform-komunikon (pres-reliz) en Esperanto aŭ en la ukraina.

La sekva aranĝo - "Ronda tablo" okazos la 12.10.2005.

Amike Via,
Mikaelo
*********************
Mikaelo Lineckij, UEA-Delegito por Kijivo (Ukrainio)

 

ATENTON!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!
Vi estas atendata la 20-27.07.2006 en ĉefurbo de Ukrainio por la Internacia familia renkontiĝo kun la temo "Kuirarto".
Montru bongustaĵoj de Via popolo al aliaj esperantistoj!

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/05