Tre bona novaĵo el japanaj universitatoj
El la japana listo:
Esperanto-kurso en Universitato de Saitama
Skribas ISIKAWA Tieko.
En Univeresitato de Saitama ĉisemestre, pli ol 300 studentoj enskribiĝis en du klasoj kie Esperanto estas instruata.
Lastatempe mi havis ŝancon mem konstati,
ke okazas io mirinda ĉiun ĵaŭdon.
En la kurso "Nacio kaj kulturo de slavaj landoj" "Studo pri Rusa kulturo"
kun la subtitolo "Internacia lingvo naskita en
Pollando" gvidata de profesoro SASAKI Teruhiro,
ĉirkaŭ 200 studentoj lernas Esperanton. Mi ne
aŭdis ĝis nun, ke tiom multaj studentoj lernas Esperanton kiel studobjekton kun
2 poentoj.
Estis mirinde!
Ili legis kopiitan "Vivo de Zamenhof" de E. Privat kiam mi vizitis, kaj kelkaj
el ili ŝajne tre fervore sekvis la lekcion. Ĉar la klaso estas
tiel granda, ke profesoro SASAKI
devas uzi mikrofonon kaj la kurso devas esti
instruistcentra. Tio estas ne ideala por lingvoinstruado, tamen estas
bona ol nenio! Nun 200 studentoj eksciis Esperanton kaj ĝin lernas.
Alia kurso estas "Studo pri la kulturo de sfero germanlingva" kun la subtitolo "Baza
seminario pri Eŭropaj kulturoj" de profesoro ADATI Tadao.
Enskribiĝis 100 studentoj en tiu ĉi kurso kaj ili lernas Esperanton uzante la
lernolibron "Express Esperanto" en ĉiu vendredo. Bedaŭrinde mi ankoraŭ
ne havis ŝancon esti en la klaso.
----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-----------------------------------