30-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo en Bydgoszcz
Okaze de Monda Tago de Turismo kaj
Eŭropa Tago de Lingvoj dum 24-30 de septembro 2005 okazis en Bydgoszcz (Pollando)
la 30-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo (30-a IFTEK) kaj
28-a Sesio de AIS Klerigejo en Bydgoszcz (AKB).
En ambaŭ aranĝoj estis reprezentitaj 20 landoj de Australio, Afriko
(DR Kongo, Ganao, Kenio, Senegalio, Tanzanio, Tunizio, Zimbabvo), Azio (Ĉinio,
Japanio, Mongolio, Tajlando) kaj Eŭropo (Albanio, Belgio, Bulgario, Germanio,
Hispanio, Kroatio, Litovio, Pollando).
Dum la Forumo kaj Sesio okazis 14 kursoj kaj seminarioj pri turismo,
kulturo kaj lingvoj, kiujn gvidis: AProf. dr hab. Aleksandra Kowalczyk (Pollando)
Bakalaura-magistra Seminario de AIS, EProf. Bojidar Leonov (Bulgario) bulgara
lingvo kaj turismo en Bulgario, EProf. Alicja Lewanderska-Quednau pri komparo de
slavaj kaj baltaj lingvoj kaj pri ergonomiko kaj menaĝerismo en nuna bezono de
Eŭropa Unio, ASci Augusto Casquero de la Cruz - lingvoj en Hispanio kaj
Esperanto kaj lingvo de amikeco, ASci. Andrzej Grzbowski Internacia
Esperanto-turismo, ASci. Regina Grzbowska pola lingvo por eksterlandanoj, Marcel
Delforge lingvoj en Belgio kaj en Eŭropa Unio, Zelimir Pehar Australio kaj
angla lingvo, kaj pri Tajlando kaj MondEtur, Moliere Ngangu Nduantoni Lingvoj en
Afriko helpe de gestudentoj el DR Kongo, Kenio, Senegalio, Tanzanio, krome Huang
Enliang pri ĉina lingvo kaj Junko Oshima pri japana lingvo.
Ĉefaj diskutantoj estis studentoj de Internacia Studumo pri Turismo
kaj Kulturo en Bydgoszcz klerigejo de AIS (AKB), en kiu dum 15 jaroj de ĝia
agado edukiĝis gestudantoj el 85 landoj de la mondo. En la studumo povas ekstudi
ĉiuj, kiuj interesiĝas pri internacia turismo, kulturo kaj lingvoj. Eblas ankaŭ
veni por unu aŭ kelkaj semajnoj por kune lerni kun gestudantoj .
Riĉan popular-sciencan programon de la Forumo kaj Sesio ilustritan
per kelkaj filmoj kompletigis Hispana Vespero kun Valencia Paella, preparita de
Augusto Casquero de la Cruz. En Monda Tago de Turismo ĉiujn partoprenantojn
akceptis en urbodomo belega Salonego de Urba Parlamento la Prezidento de la urbo
Konstanty Dombrowicz, - samtempe Prezidanto de Internacia Centro pri Kulturo
kaj Turismo Kujavio kaj Pomerelio en Bydgoszcz .
Krome okazis vizitoj en kluboj Mega kaj Esperanta Amiko, kiujn
partoprenis ankaŭ membroj de Pola Esperanto-Asocio kaj Pola Asocio de Nevidantoj.
Post la Forumo kaj Sesio dum 3-17 de oktobro 2005 en Internacia
Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz (str. M. Skodowskiej Curie 10,
dua etaĝo) ĉiuj interesiĝantoj povos senpage lerni lingvojn: anglan lunde kaj
merkrede gvidas Ernest Essuman Mensah (Ganao), Esperanto kaj hispanan marde
kaj ĵaŭde gvidos Augusto Casquero de la Cruz (Hispanio) kaj francan vendrede
gvidos Moliere Ngangu Nduantoni (DR Kongo).
Ĉiuj tiuj aranĝoj helpos popularigi en Bydgoszcz lingvojn, kulturon kaj turismon
kaj en la mondo la urbon Bydgoszcz, nomatan Mekkon de monda Esperanto-turismo.
INTERNACIA CENTRO PRI KULTURO KAJ TURISMO
Kujavio kaj Pomerelio
PL 85-094 Bydgoszcz, str. M. Skodowskiej Curie 10
tel./fakso: +48 52 3461151, Pollando
retpaĝo:
http://www.esperanto-turismo.com/