Somoso (SMS) per Esperanto, Esperanto per
somoso
Tintis mia mobilo. Mi legis, ke estas mesaĝo. Mi devis
malkovri la enhavon.
Jen do franca teksto aperis. Mi rekonis la skribinton. Li estas Benina
Esperantisto. Mi tuj respondis ne en la franca, sed en Esperanto. Plia
mesaĝo lia venis tagojn poste, nun en Esperanto. Li forgesis akuzativon
kaj aliloke misuzis ĝin. Mi respondis korektante la teksteton. En aliaj
tagoj devis atingi min "somosoj" interne de Togolando, kaj ankaŭ de ties
ekstero. Pliafoje mi forigis skoriojn. Naskiĝis do en mi ideo pri uzo de
tiu ĉi ilo por disvastigi Esperanton.
Pasis tagoj, kaj aferoj strebis al maturiĝo. Pli ol dek somosoj ricevitaj
el ekster Togolando plupensigis min. La kurso de TIETo/UTE en aŭgusto
2005 devigis min aliri somosojn. Mi skribis al kursano.
Venis respondo ne en Esperanto sed en la franca. Mi tuj
reagis, ke mi ne komprenas. Kelkajn minutojn poste aperis
Esperanta teksteto kun misvortoj. Mi ne korektis, ĉar
multon mi devus klarigi. Mi renkontis la skribinton kaj klarigis la
aferojn al li parole. El liaj reagoj mi komprenas ke manko de praktikado
helpis lin forgesi la malmulton, kiun li konas. Necesas ĉiam uzi la
malmulton kaj plie kapti aliajn vortojn. Mia regula rilatado somosoa kun
li devigis lin uzi sian vortareton.
En mia lasta mesaĝo al li, mi uzis la vorton RONKI. Venis reago, ke li
nenion komprenas. "serĉu kaj vi trovos" estis mia respondo. Kelkajn
minutojn poste venis mesaĝo, per kiu li montris sian nekontenton "Mi
neniam ronkas". Mi ĝojas, ke li kaptis la signifon de la vorto. Mi
komprenas, ke mi daŭrigu kun aliaj komencantoj, kaj mi ĵus trafis alian.
Sukceson en tiu ĉi vojado, sed ĉu facilas ?
La voja estas vere facila kaj rapida kaj ne-temporaba, sed ĝi konsumas,
precipe kiam temas pri vokoj.
Tiom kostas la telefonkartoj ke instruistoj kaj instruatoj malfacile uzos
la vojon por voki, sed ja por somosi, ĉar ĝi estas tre praktika kaj
simpla. Kion nun fari por kuraĝigi tiajn komencantojn ?
Necesas, ke esperantistoj tra la mondo sendu somosojn al afrikanoj, precipe
al komencantoj, kiuj tiel ekuzos la malmultajn vortjn, kiujn ili ĵus
lernis.
Kolektado de telefonnumeroj ĵus komenciĝis. Ankaŭ eksterafrikanoj bonvolu
disponigi siajn al la Afrika oficejo.
B. P. 13169, Lome
TOGOLANDO
TEL:
- Hejme :(228) 227 21 17
- Oficejo (IZo): (228) 227 51 64
(228) 271 47 12
-Poŝtelefono :(228) 928 16 26
- Fakso : (228) 227 51 64