Feriaj kursoj en Instituto ZAMENHOF
En julio kaj aŭgusto gelernantoj kaj instruistoj lernis
en Instituto ZAMENHOF.
De la 25-a de julio ĝis la 26-a de aŭgusto 239 infanoj kaj junuloj lernis
en IZo kadre de la feriaj kursoj. Al la gelernantoj estas disponigittaj
lecionoj pri la franca, angla, matematiko kaj fizikaj sciencoj. Sep
instruistoj gvidis la kurson sub la kontrolo de ATTIOGBE-AGBEMADON B.
Mensah, GBEGLO Koffi kaj SAGBADJELOU Kokou.
Fine de la kurso okazis ekzameno, kiu ebligis disdoni premiojn al la plej
bonaj gelernantoj.
La kursoj okazis nur matene. Tiel posttagmezojn devis okupi alia kurso.
Instruistoj de IZo lernis kaj ekzameniĝis en Esperanto.
De la 22-an de aŭgusto ĝis la 1-a de septembro 2005 okazis kursoj por
komencantoj en Instituto Zamenhof (IZo). Al kvin IZo-laborantoj aldniĝis
sep aliaj homoj por lerni Esperanton laŭ la libro METODO 11 kaj Zagreba
Metodo. S-ro KOUEVI Togbe Basile instruis ilin. Iom da vortoj pri la
historio de Esperanto en Togolando kaj cetere en la mondo estas
disponigitaj al la gelernantoj.
La 2-an de septembro 2005 okazis la ekzameno A de TIETo (TIETTI-Instituto
de Esperanto en Togolando). Ok el dek kandidatoj sukcesis.
La ekzamenon gvidis s-roj ATTAGLO Elom kaj DOUMEGNON Koffi.
B. P. 13169, Lome
TOGOLANDO
TEL:
- Hejme :(228) 227 21 17
- Oficejo (IZo): (228) 227 51 64
(228) 271 47 12
-Poŝtelefono :(228) 928 16 26
- Fakso : (228) 227 51 64