Vizito al Mongolujo komence de septembro
de:
Internacia Klubo ,,Esperantotur"
Dum 30.08-6.09.2005 okazis la unua grupvojaĝo de Internacia Klubo ,,Esperantotur"
el Pollando al Mongolio. La celo de la vojaĝo estis esplori eblecojn de disvolvo
de Esperanto-turismo en Mongolio. Oni vizitis la ĉefurbon Ulaan Baator kun
lamaismaj temploj kaj monaĥejoj kaj vojaĝis per minibuso ĉirkaŭ 2000 km laŭ
spuroj de Ĝingis Han - vizitante survoje faman Harkorum (Karakorum), daŭrigis
tra stepoj, paŝtejoj, dezertoj, riveroj, lagoj kaj montoj tranoktante en tre
ĉarmaj jurtoj kaj gustumante mongolajn manĝaĵojn, ankaŭ faman Kumys - ĉevalinan
lakton, krome ĉevalinfromaĝon kaj ŝaffromaĝon. Trapasinte urbon Tsetserleg oni
atingis faman Nacian Parkon Horgo kun vulkana monto kun krateroj kaj samnoma
belega lago. Reveninte oni ankaŭ vizitis pitoreskan Parkon Terelj, kie eblis
rajdi ne nur ĉevalojn sed ankŭ baktrianojn - duĝibajn kamelojn, vivantajn nur en
la centra Azio. En grandega Mongolio preskaŭ ne ekzistas asfaltitaj vojoj - pli
malbonajn vojojn eblas trovi nur en Kamboĝo. Tamen se vi ŝatas skoltan vivon,
aventurajn vojaĝojn, ĉevalojn, jakbestojn kaj aliajn, belegajn pejzaĝojn, tiam
nepre vojaĝu Mongolion. La sekvonta Esperanto-vojaĝo tra Mongolio estas planata
por 10-24 de julio 2006. Valoras aldoni, ke la vojaĝon preparis kaj bone gvidis
studento de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz kaj de AIS -
Bold Chinzorig, kiu praktikis por estonta laboro. Fine de la restado estis
subskribita kontrakto pri kunlaboro inter Instituto pri Sociaj Sciencoj en Ulaan
Baator, Mongolio kaj Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz,
Pollando.
Internacia Klubo ,,Esperantotur"
PL 85-094 Bydgoszcz, Pollando
Tel/Fakso: (48-52) 346-11-51
Retpaĝo: <http://www.esperanto-turismo.com/
---------------------
Renato
Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036
Palestrina, Italujo
----------------------