Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

TEJO volas trejni interpretistojn

Alvoko al interpretistoj

Dum la lasta studsesio de TEJO en Strasbourg (2004) montriĝis kiom malfacilas trovi simultaninterpretistojn inter angla kaj esperanto. La organiza teamo sukcesis trovi tri, sed unu ne povis labori. Feliĉe la teamo trovis anstataŭiganton. Sed ne nepre TEJO estos tiom bonŝanca estonte.

La problemo rilate al tio-ĉi estas trovi homojn kun sufiĉe altnivelaj kapabloj kaj spertoj en tradukado - kaj tio-ĉi ne nur gravas por studsesioj kun oficiala interpretado en oficialaj strukturoj postulantaj altan nivelon, kiel la menciita studsesio ĉe la Konsilio de Eŭropo. La bezono ekzistas en ĉiuj niveloj - de lokaj Esperanto-renkontiĝoj kun urbaj gvidantoj en la loka lingvo ĝis grandaj aranĝoj kiel IS, IJK kaj UK.

Kiel solvi tion-ĉi? Ĉefe per trejnado de jam ekzistaj interpretistoj por plibonigi ilian nivelon kaj por ekhavi pli grandan elekton. Sed por tio ni bezonas eltrovi jam laborantajn interpretistojn kaj interesulojn kaj kunlaborante kun ili krei laborgrupon ene de ILEI kaj TEJO/UEA.

La celo de tiu-ĉi alvoko estas kolekti interesulojn kaj fondi laborgrupon. Se vi interesiĝas, bonvolu kontakti
David-Emil Wickstroem

David-Emil

David-Emil Wickstroem
tejo-estrarano pri kongresoj kaj aktivula trejnado
http://www.tejo.org/at, http://artista.ikso.net
---------------------
---------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo
----------------------

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/05