BONAN AGO-TAGON POR PLI BONA MONDO PERE DE ESPERANTO,
SABATE, LA 1-AN DE OKTOBRO!
Karaj esperantistoj,
vi certe ne bezonas mian memorigon por informi pri Espernato okaze de la
Ago-Tago, sed mi ĉiam volonte memorigas vin pri ĉi tiu tago, ĉar mi mem kun la
grupanoj de mia eta loka grupo ĉiam partoprenas ĉi tiun komunan feston de la
parolantoj de Esperanto.
La Ago-tago estas de longa tempo la tradicia tago, en kiu lokaj grupoj kaj
landaj asocioj tra la mondo aranĝas informajn eventojn celantajn la
kuncivitanojn kaj laŭeble la gazetaron kaj la ceterajn inform-rimedojn.
Mi volas doni al vi nur unu ideon uzeblan dum la ĉi-jara Ago-Tago: Esperanto
estas ilo por konservi la kulturan diversecon en la mondo. Pri la graveco de la
pluteno de kultura diverseco konsentis ĉiuj landoj en la mondo, kiuj aprobis la
dokumenton de Unesko pri tio. Pri tiu sama temo ankaŭ la ĉi-jara G'enerala
Konferenco de Unesko okupiĝas, ĉar tamen kelkaj homoj, instancoj, landoj volas
antaŭenigi la malan principon: kulturo kaj lingvoj ankaŭ estas varo, kaj oni
traktu ilin kiel varojn.
Esperanto, ĉiukaze, ne celas preni la lokon de lokaj kaj naciaj lingvoj, sed ĝi
helpas por teni ilin vivantaj kaj bonfartaj.
Do, kaj se vi vivas kiel mi en malgranda urbo aŭ vilaĝo kaj havas la bonan
ŝancon senpere renkonti verajn vivantajn, kaj se vi vivas en urbegoj kaj ĉefe
antaŭ via ekrano en la reta mondo, vi povas multege kontribui al la Ago-Tago per
disinformado pri Esperanto kaj pri la ideo de lingva kaj kultura diverseco pere
de tiu mirinda komunikilo, kiu estas la reto. Ne gravas la medio, en kiu vi
vivas, ĉiu medio estas grava por Esperanto.
Bonan Ago-Tagon al ĉiuj, kaj ĉefe al tiuj, kies ago-tagoj ĉiujare estas 365 (366
en la superjaroj).
Amike
Renato Corsetti
Universala Esperanto-Asocio
---------------------
Renato
Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036
Palestrina, Italujo
----------------------