Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Septembra temo de la monato de Lingva Prismo

Saluton,

La septembra temo de la monato de Lingva Prismo,
www.lingvo.info, estas:

En kiu aĝo ni devus ekkomenci lerni fremdajn lingvojn?

La Eŭropa Komisiono mencias en sia agadplano 2004-2006 por la subteno de lingvolernado kaj lingva diverseco por la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio la celon "Denaska lingvo plus du pluaj lingvoj" - kaj tio jam ekde la plej juna aĝo. Laŭ la lingvisto Claude Hagège infanoj ĝis la aĝo de dek jaroj kapablas reprodukti sonojn de fremdaj lingvoj sen fremda prononcmaniero. Ĉu lingvolernado ekde la plej juna aĝo do estas avantaĝa por la infana evoluo? Ĉu ĉiuj infanoj devus ekkomenci lerni fremdajn lingvojn jam en la infan-ĝardenoj?

Ni estas scivolaj pri viaj spertoj kaj opinioj kaj antaŭĝojas pri viaj kontribuoj al la forumo ĉe
http://www.lingvo.info/forumo/?lingvo=eo

Amike,
____________________________________
Cornelia Blome
Redaktorino de Lingva Prismo
____________________________________

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/05