Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

DVD-Kurso de Esperanto

"Esperanto, Pasporto al la tuta mondo" estas kurso por instrui la internacian lingvon. Ĝi estas "ĝisdatigita" rekta metodo por instrui nian lingvon. Ĝi uzas nur Esperanton kaj uzas Esperantistojn kiuj rolas kiel membroj de la familio Bonvolo kaj iliaj gastoj kaj aliaj vizitantoj al Kafejo Zamenhof. La "aktoroj" venas el multaj landoj: Usono, Meksiko, Nov Zelando, Kroatio, Danio, Senegalo, Britio, Ĉinio, Romanio, Rusio, Japanio, Kubo kaj aliaj.
Estas da
ŭra rakonto kun iom pli kaj pli komplika uzo de la lingvo por ke ni kovru ĉiun gravajn gramatikajn erojn en nia lingvo. Antaŭ kaj post ĉiu "epizodo" en la vivo de la familio Bonvolo, instruisto iom klarigas kio okazis gramatike. Tiuj klarigoj devas havi subtitolojn en la naciaj lingvoj por esti komprenataj de la lernantoj. Ni jam finis subtitolojn en Esperanto, Angla, Hispana, Franca, kaj Portugala. Preskaŭ finita estas la Ĉina, kaj ni intensas inkluzivi finfine 12 lingvojn.
Unue
ĝi estis preparita en video formo kaj nun tradukita DVD-e. Pro tio ni povus aldoni la subtitolojn kaj eviti la problemon de tradukado el NTSC al PAL formato. Ni preparas la lecionojn nun en apartaj regionaj kodoj- ezemple: kodo 1 por Usono kaj Kanado, kodo 4 por Sud-Ameriko, Karabiaj insuloj, ankaŭ Australio kaj Nov Zelando; kodo 2 por Eŭropo - ktp.
Akompanante la 4 DVDoj kun la 16 lecionoj estos 2 KDoj: unu entenas la tutan tekston de la lecionoj; kaj la dua havas la ekzercojn verkitaj de Stefan MacGill - proksimume 350 pagoj. Do entute
ĝi estas plena kurso por instrui Esperanton.

Ni akceptis anta
ŭmendojn de multaj personoj por havigi la monon bezonatan por fini ĉi tiun aŭdacan projekton - plej parte de Usonanoj, kaj ni antaŭ akceptis antaŭ-mendojn por kodo 2 ĉe la ĵus finita UK en Vilno, Litovio. Ni plenumos tiujn mendojn kaj tiam akceptos aliajn - speciale de instruistoj. Ni vendis la kurson je speciala kongres-prezo de Eŭroj 65. Usonanoj pagis $150USD se ili ne antaŭe pagis por la Videobendoj - kiu kostis multe pli: - $325.00.

Ni ne pretas vendi amase
ĝis ni finas enmetadon de la 12 eblaj lingvoj, sed ni jes vendos al tiuj kiuj planas instrui. Sed la prezo devas esti iom negocita, depende de la ebleco pagi kaj la kosto al ni prepari la individuajn mendojn. Por aĉeti, personoj kiuj pagas la fiksitajn prezojn: $150 por Usonanoj, Eŭ
roj 90 por aliaj, sendu la dolaron al ELNA, P.O. Box 1129, El Cerrito CA 94530, USA - por la konto de Pasporto. Tiu kiu pagos en Eŭroj devas sendi la 90Eŭrojn al la konto de Pasporto ĉe UEA,NMVM-N.
 

Samideane via,
Lusi Harmon
Komisiito por Pasporto
________________________________________________

Rubén Feldman-González
www.unitaryperception.org
www.percepcionunitaria.org

 

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/05