Kelkaj faktoj pri Esperanto-movado en Mongolio
Depost la unua mongola
Esperanto-Kongreso,kiu jam okazis antaŭ kvar jaroj (2001.aŭgusto) kelkaj
mongolaj E-istoj ĉiujare kunvenas por levigi (=hisigi,por flirtigi) Esperantan
flagon antaŭ ekstermovada publiko.
La Esperanta flago ĉiujare trifoje flirtas en vento sub la ĉielo de Mongolio.
Kelkaj aktivaj mongolaj E-istoj levigas E-flagon kiel signo por pruvi
solidarecon kun la tutmondaj E-istoj sur la plej alta supro de unu el la plej
grandaj hoteloj de Mongolio "Bridge Plaza Hotel".
Tiu E-Flago flirtas (=hisas) antaŭ ekstermovada publiko ĉiujare en fiksita
tempo-daŭro.
La unua fiksita tempo-daŭro estas okaze de nacia festo-tago ekde la 11a ĝis la
13a tago de julio.
Tiam E-Flago flirtas dum tri tagoj en vento sur la plej alta etaĝo de la hotelo
"Bridge Plaza Hotel",ĉar Mongola E-movado havas 84 jaran historion samkiel nia
nacia revolucia festo-tago.
Dua flag-leviga celebra tago okazas 21an tagon de decembro omaĝe al naskiĝtago
de nia mondkonata scienculo,doktoro,profesoro B.Rinchen (1905-1977).
La fama nacia scienculo B.Rinchen ne nur estis E-isto,sed li estis verkinto de
unua E-lernolibro por mongollingvanoj.Ĝi trifoje estas eldonitaj ĝis hodiaŭaj
tagoj.
La fama nacia scienculo B.Rinchen ne nur estis E-isto,sed li samtempe ankaŭ
estis poligloto,lingvisto, etnologo,historiisto,publicisto-tradukisto kaj estis
akademiano de Scienca Akademio de la Mongolio.
Nun granda tutkorpa monumento-statuo staras majeste en la fronto de centra
biblioteko, kiu situas ĝuste en la centro de la ĉef-urbo.
Tiu dignoplena statuo alta je 3,5metroj estis konstruita antaŭ unu jaro.
La tria flag-leviga celebro ekkomencas ĝuste de tiam, kiam ekkomencas
Universala Kongreso de Esperanto por esprimi solidarecon de mongolaj E-istoj
kun la tutmondaj E-samideanoj.
Dum tiu tempo-daŭro E-Flago flirtas sub la ĉielo de Mongolio ĝis la Universala
Kongreso fermiĝas.
Alivorte,tiu E-Flago (=Standardo) flirtas dignoplene la tutan semajnon en
Ulaanbaatar,la ĉef-urbo de Mongolio,dum ĉiujare okazanta Universala
Kongreso-tagoj.
Raportis: Batzaya,
P.O.Postfach 57.,Ulaanbaatar 210646.,
Mongolei-Mongolio-Monggol Uls.