Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

 

V e t o    j e    l a    p l u v i v o    d e    BKC    en    2004

 

 

Estimataj gesinjoroj,

 

Ni, prezidantoj de EEU kaj UEA, kredas, ke la pluvivo de Brusela Komunikadcentro en 2004 estas necesa por la asistado al kaj vigligado de la Landaj Asocioj en sia informado pri egalrajteca traktado de la lingvoj en Eǔropo kaj pri Esperanto.

 

D-ro Esperanto en 1887 petis la legantojn de la unua broŝuro promesi, ke ili eklernos la internacian lingvon, kiam 10 milionoj da aliaj personoj estos farintaj la saman promeson.

 

Same en 2003 Eǔropa Esperanto-Unio petas vin promesi unufojan donacon de almenaǔ ½ % de via jara enspezo por Brusela Komunikadcentro, kiam la totalo de tiuj donacoj ebligos la pluekzistadon de BKC en 2004. (Laǔ takskalkulo tiu pluekzistado de BKC estos garantiita, se 250 personoj faros tiun-ĉi promeson.) La promeso implicas, ke vi efektive pagos la sumon al la kasisto de via Landa Asocio aŭ al la konto ’Europo’ de UEA antaǔ la 31.10.2003. Jam dum la UK, dek unu gesamideanoj faris la promeson, kaj tagtage venas aliaj plenumitaj formularoj al EEU.

 

Tuj kiam - en malfavora kazo - oni konstatos antau la fino de venonta novembro ke la pluekzisto de la BKC ekde 1.1.2004 ne estas garantiigebla, ĉiuj kasistoj de Landaj Asocioj estos petataj repagi la sumojn donacitajn al vi.

 

Tuj kiam estos decido, ke BKC pluvivos dum 2004, la kasistoj estos petataj

  1. transpagi la donacitajn sumojn al Eǔropa Esperanto-Unio
  2. informi vin pri tiu transpago (Se estas ia reduktebleco de impostoj en via lando, rilata al via donaco, li ankau informos vin pri tio)

 

Seán Ó Riain, prezidanto de Eǔropa Esperanto-Unio

Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

 

Plenigu, deŝiru kaj sendu ĝin al:

Johan Derks, Rietgors 40, 8271 GH  IJsselmuiden, Nederlando, rete: derks.esp@tiscali.nl

 

Memoriga linio:

................... (sumon) antaǔ la 31.10.2003 al kasisto de landa asocio kun mencio Veto je BKC

 

deŝiru  -----------------------------------------------------------------------------------------------------------------

La subskribinto,      ...............................................................................................       (nomo)

adreso: ...............................................................................................        ..............................

lando: ..............................   (retadreso: ..........................................................)

pagos antaǔ la 31-a de oktobro 2003 la sumon de  .................... eǔroj/alia valuto: ................

al la kasisto de sia landa asocio .......................................................... (nomo de la asocio)

Tiu sumo estas egala al aǔ pli ol ½ % de mia jara enspezo.

Se BKC ne pluvivos dum 2004, tiu sumo estos repagita en 2003. Se ĝi ja pluvivos, mi ricevos en 2004 La Ondo-n de Esperanto. (Se vi jam ricevas ĝin, ĉu vi volas abonon al alia esperanto-revuo?   jes/ne   Se jes, kiun ? ................................................................. )

Dato: .........................  Loko: ................................   Subskribo: ...............................................

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/03