Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Mentoroj serĉataj

 

Saluton amikoj,

kiel vi eble scias, mi estas la administranto de la mentorprogramo de GEJ por la "Kurso de Esperanto"
(el Brazilio).

Multaj lernantoj uzas la (senkostan) servon ke mentoro korektas iliajn solvojn (kaj respondas
al lia demandoj).
Fakte estas tiom multe da lernantoj, ke nun nia mentorkapacito elĉerpiĝis.
Ni do bezonas novajn mentorojn.

Se vi
(a) bone scipovas Esperanton
(b) almenaŭ iom scipovas la germanan
(c) ŝatas helpi
(ĉ) povas regule legi/skribi retpoŝtojn

vi estas bonvena kiel mentoro ĉe mia mentorprogramo.

Estus bone se vi havas la kurso mem sur via komputilo (ĝis nun nur vindoza
versio, sed la aŭtoro laboras je linuksa ...)

Se vi havas malrapidan/multekostan retaliron kaj ne volas ŝargi la dosieron el la interreto,
ni (GEJ) povas sendi ĝin lumdiske al vi.

Se vi interesiĝas, bonvolu skribi retpoŝton al 
brazila-kurso@esperanto.de, kaj menciu
nomon, retadreson kaj kiom da lernantoj vi volas gvidi maksimume.
(Ĉiuj datoj ankaŭ poste ŝanĝeblas.)


Antaŭdankon
Paŭlo

--
Mentorprogramo de GEJ:
brazila-kurso@esperanto.de
http://www.esperanto.de/sprache/kurse/brazila/
Paul Ebermann private:
Paul-Ebermann@gmx.de

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/03