Kroataj esperantistoj pere de ESPER-GERMAN vizitis Berlinon
Kroatia esperanto
Ligo organizis inter 25.07. ĝis 04.08.2003 karavanon al
Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo. Ĉeestis 36
esperantistoj ĉiuj jaraĝoj. Plej juna havis 15 kaj plejmaljuna
78 jarojn. Post neforgesebla kongresa semajno revenante
hejmen ni vizitis la ĉefurbon de Germanio, Berlino. Ni
dankas al la
”Esper-german”- diskutlisto
kiu helpis nin trovi ĉiĉeronon por Berlino. Ni metis anoncon al
via listo kaj tiun anoncon sinjoro Frank Kasper metis
ankaŭ al retpaĝo
http://www.bavaresperantoinfo.de/.
Tiun (duan) anoncon vidis sinjoro Robert Weemeyer kiu
aktivas en Germana Esperanto junularo. Li trovis tre
taŭgan personon sinjoron Fritz Wollenberg kiu tre bone gvidis nin tra
Berlino. El tiu ekzemplo ni denove vidas kiel granda estas
esperanta solidareco kaj amikeco. Ni uzas ĉi ebleco kaj
gratulas al berlinaj esperantistoj grandan jubileon, 100
jaroj de Esperanto en Berlino.
Dankon al germanaj esperantistoj kaj bonvenon al Kroatio.
Faruk Islamovic