ESPERANTLINGVA PROSPEKTO DE VILLINGEN-SCHWENNINGEN EN LA RETO
La trafik-oficejo de la
Nigra-Arbara urbo Villingen-Schwenningen enmetis sur la portalon de sia
retpaĝaro la jenan tekston "Informationen über Villingen-Schwenningen auf
Esperanto".
Tiu teksto estas ligo al mia retpaĝaro
http://www.mia-serio.de ,
kiu ofertas informojn pri la Esperanto-grupo de Villingen-Schwenningen, pri la
libroj el la Mia-Serio kaj pri Esperanto ĝenerale. Kaj ekde nun estas legebla
ankaŭ: "Informationen über Villingen-Schwenningen auf Esperanto". Se oni klakas
sur tiun tekston, oni povas legi la prospekton de Villingen-Schwenningen en
Esperanto kaj admiri la kolorajn fotojn prenitajn el la urba prospekto. La
tradukadon, skanadon kaj ĉiun alian laboron transprenis Karin Weirich el
Sindelfingen. Tiel nun ĉiu el la multegaj vizitantoj de la retpaĝaro de la
trafik-oficejo de Villingen-Schwenningen vidos almenaŭ la vorton "Esperanto",
ĉar la teksto "Informationen über Villingen-Schwenningen auf Esperanto" estas
nepretervidebla sur la portalo.
Se vi mem volas rigardi la esperantlingvan prospekton de Villingen-Schwenningen,
tiam entajpu
http://www.tourismus-vs.de . Sur la unua paĝo
de la portalo vi legos: Willkommen. Klaku sur tiun vorton. Tiam malfermiĝos la
dua paĝo de la portalo kaj vi vidos la tekston "Informationen über
Villingen-Schwenningen auf Esperanto". Klaku sur tiun tekston, kaj vi estos sur
mia retpaĝaro, kaj vi tuj vidos la saman tekston, nome "Informationen über
Villingen-Schwenningen auf Esperanto". Klaku sur tiun tekston kaj ĝuu la legadon.
Certe ankaŭ la trafik-oficejo de Villingen-Schwenningen ŝatas eĥon, reagon. Do,
skribu poste letereton al ili en Esperanto aŭ en la germana.
La retadreso estas:
tourist-info@villingen-schwenningen.de .
Josef Schiffer,
prezidanto de la Esperanto-GrupoVillingen-Schwenningen