SOMERE
Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
Antaŭrimarko:
"Eklerni kaj tuj apliki Esperanton"
Por ebligi al novuloj rapide eniri Esperantujon ni ofertas intensan kurson en la
unua semajnfino de "SOMERE".
www.EsperantoLand.org/somere/somere_de.html#kurs
----------------------------------------------
Saluton!
La unuan de aŭgusto komenciĝos la unua SOMERE, Somera Mezeŭropa Renkontiĝo, en
Essen (Oldenburg)/Calhorn, 50 kilometrojn norde de Osnabrück. Kvankam ni lanĉis
la renkontiĝon antaŭ nur kelkaj semajnoj, intertempe jam aliĝis dudeko da homoj
inter ses monatoj kaj 74 jaroj el interalie Nederlando, Belgio, Francio,
Pollando kaj Germanio - feliĉe la duono de la aliĝintoj venas el eksterlando.
Ni volas ĝui prelegojn, promenojn,
ekskursojn kaj iom da komuna vespera programo.
SOMERE
Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
2003-08-01 (vendredo) ĝis 2003-08-10 (dimanĉo) en Essen (Oldenburg)/Calhorn, 50
kilometrojn norde de Osnabrück.
http://www.EsperantoLand.org/somere
Laŭplaĉe en ĉambro aŭ en tendo
Ni trovis lokon, kie eblos agrable kunestadi kaj loĝi laŭ la propraj preferoj -
en ĉambro aŭ en tendo. Kompreneble via familio ankaŭ povos dividiĝi - eble viaj
infanoj entuziasmos pri tendo kaj vi malpli :-)
Bela pejzaĝo - kaj iom da kleriĝo
Estas agrabla kampara regiono kun eblecoj por ekskursoj kaj estas
plaĉa domo. Eblos viziti interalie bestejon kaj marĉon kaj fari
kamparajn promenojn - kaj estos prelega kaj kursa programo; la domo
estas bone ekipita kiel klerigejo.
Por familioj, unuopuloj - kaj aliaj
Multaj el la partoprenantoj estos - kiel ĉe la Novjara Renkontiĝo de
EsperantoLand - mezaĝuloj kun familioj kaj unuopuloj. Sed ankaŭ ĉi-foje ni tre
bonvenigos pli aĝajn kaj pli junajn homojn.
Intensa kurso por komencantoj kaj progresantoj
SOMERE direktiĝas ĉefe al Esperanto-parolantoj. Kompreneble kunuloj
kaj infanoj estos bonvenaj ankaŭ sen kono de Esperanto. Aldone
ni ŝatos ebligi la partoprenon ankaŭ al komencantoj kaj progresantoj. Tial ni
antaŭvidas intensan kurson en la unua semajnfino. Ni tiel volas ebligi al ili en
unu sama aranĝo rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en internacia
medio. Sed, tute certe, ankaŭ ni mem volos ĝui esperantlingvan etoson kaj tial
la kvanto de lokoj por komencantoj estos limigita.
Kotizoj
En la aliĝperiodo ĝis la 20a de julio la kotizoj por naŭ tranoktoj en la domo
kun manĝoj kaj programo estas 145 eŭroj por infanoj de 3 ĝis 10 jaroj, 185 por
junuloj inter 11 kaj 18 jaroj, 220 inter 19 kaj 26 jaroj kaj 270 por pliaĝuloj.
Tendumantoj kun manĝado ĝuas rabaton kaj memzorgantaj tendumantoj pagos
inkluzivede la programo inter 45 kaj 75 eŭrojn por la naŭ
tranoktoj. Eksterlandanoj kaj programkontribuantoj havos rabaton.
Venu SOMERumi kun ni!
Ĉu vi interesiĝas? Bonvolu rapide reagi - restas malmulta tempo!
Ni antaŭĝojas vidi vin SOMERE,
http://www.EsperantoLand.org/somere
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
Por la kreskigo de Esperantujo
http://www.EsperantoLand.org
SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo 2003-08-01 .. 10 en
Essen/Calhorn iom norde de Osnabrück
http://www.EsperantoLand.org/somere
2a Novjara Renkontiĝo 2003-12-28 .. 2004-01-02 en Tecklenburg apud Münster
(Germanio)
http://www.EsperantoLand.org/nr
Renkontiĝaj mapoj
http://www.EsperantoLand.org/renkontighoj
Grupaj mapoj
http://www.EsperantoLand.org/grupoj