Eksterlandaj vizitantoj en Nurenbergo
Valentina Lisienkova kun la filino
Slava el Samara, Rusio interrompis la 26-an de julio 2003 la vojaĝon de Munkeno,
kie ili estis gastoj de s-ano Breuninger, al Potsdam por viziti dum kelkaj horoj
Nurenbergon.
D-ro Edgar Geis kaj mi akceptis ilin en la stacidomo kaj akompanis ambaŭ tra la
urbo.
Ni komencis la urbgvidadon ĉe la Metiista Korto (Handwerkerhof).
Preterpasis la iaman gren-deponejon (Mauthalle) kaj poste ni vizitis la preĝejon
Sankta Lorenco (St. Lorenzkirche). La plej konataj vidindaĵoj en la preĝejo
estas la „Anĝela mesaĝo“ (Engelsgruß) de Veit Stoß kaj la „Tabernaklo“ (Sakramentenhäuschen)
de Adam Kraft.
Poste ni povis sperti maldekstre ĉe la preĝejo la Domon de Nassauer (Nassauer
Haus) el la 13. jarcento kaj vid al vide la puton de Virtoj (Tugendbrunnen).
Ni daŭrigis nian promenadon trans la Muzea Ponto (Museumsbrücke) al la ĉefa
foiro (Hauptmarkt). Tie ni vizitis la preĝejon de Nia Sinjorino (Frauenkirche).
En ĉi tiu preĝejo trovas la vizitantoj gvidotekston en ok diversaj lingvoj i.a.
ankaŭ en Esperanto.
Poste ni preterpasis la malnovan
urbodomon kaj la Domon de Fembo (Altstadtmuseum) kaj ni preteriris al la
Imperiestra kastelo (Kaiserburg).
De tie ni atingis la Domon de Albrecht Dürer (Albrecht Dürer Haus) kiun ni
vizitis kaj hazarde okazis gvidado en rusa lingvo.
Ankaŭ la memortabulon okaze de la centa mortotago de Leopld
Einstein en la jaro 1990, ĉe domo Weinmarkt 14 ni montris.
Li estis la unua Esperantisto en Nurenbergo kaj en la jaro1888 la iniciatoro de
la unua Esperanto-grupo de la mondo. La unua prez. estis la instruisto Christian
Schmidt.
Ni ankaŭ vizitis la preĝejon de Sankta Sebaldo (St. Sebald) kun multaj famaj
skulptaĵoj kaj kun la famkonata tombo de la St. Sebaldo, konstruita de Peter
Vischer.
D-ro Geis proponis gustumi la famkonatajn
Nurenbergajn rostitajn kolbasetojn en la restoracio
Bratwursthäusle.
De tie ni iris al la Bela Puto (Schöner Brunnen) kaj la gastoj uzis la eblecon
turni la oran ringon en la fera krado.
Babilante ni atingis la stacidomon de kie ili preterveturis al Potsdam.
Por d-ro Geis kaj mi estis plezuro montri al la tre simpatiaj kaj scivolemaj
vizitantinoj kelkajn vidindaĵojn de Nurenbergo.
Anny Hartwig