Informo de radioelsendo en Bayern1
La radioelsendo "Bayern 1" elsendis la 23an de julio tagmeze rektan intervjuon kun mi, divigita en du partoj inter esperanta kanto, kiun ili mem elektis de la arkivo de Bayern1. Entute 12 minutoj oni elsendis ion pri Esperanto. La moderatoro eĉ donis germanlingve la proponon lerni Esperanton por senpage ferii (Pasportan Servon mi menciis).
Saluton
Karl Breuninger el Munkeno
Piednoto: 'Bayern 1' estas la unu el la regionaj radioelsendejoj en germana ŝtato Bavario. Ĝi havas aŭskultantaron de ĉirkaŭ 870.000.