Esperantlingva urbprospekto de Kaufbeuren - urbo en Algovio
Danke al la helpo de nia karaj
samideanoj Triksino kaj pastoro Adolf Burkhardt la Turisma Oficejo Kaufbeuren
okaze de la 80a Germana Esperanto-Kongreso eldonigis urbprospekton en Esperanto.
Al ĉiuj Esperantistoj, kiuj interesiĝas pri la Algovio rekomendigas mendi la
prospekton ĉe:
Verkehrsverein Kaufbeuren e.V.
(Turisma Oficejo de Kaufbeuren r.a.)
Kaiser-Max-Straße 1
D-87600 Kaufbeuren
telefono: +49834140405
fakso: +49834173962
ret-poŝto:
tourist-info@kaufbeuren.de
hejmpaĝo:
http://www.kaufbeuren-tourismus.info .
La prospekto eĉ enhavas gravajn informojn rilate al la regiono de la Algovio,
inter alie ankaŭ pri la famaj kasteloj de la bavara fabeloreĝo Ludoviko II.,
Nojŝvanŝtejn kaj Hohenŝvangaŭ.
Per via mendo vi helpas certigi, ke la Esperantlingva
versio de la urbprospekto de Kaufbeuren daŭre estos havebla kaj ke la urbo
tialmaniere varbas por la lingvo internacia.
Sekvas ankoraŭ la adreso de Triksino, la “Magiisto kun la Blua Stelo” kaj
Esperantisto, kiu aranĝis la urbprospekton en Esperanto:
S-ro
Hansjörg Kindler-Trixini
Hans-Seibold-Straße 8
D-87600 Kaufbeuren
telefono: +49834141026 .