Pri Esperanto ĉe FRANCE CULTURE
La monata elsendo de la Libera Penso, kiun dissendos la
radiostacio FRANCE CULTURE la dimanĉon 13-an de julio ekde la 9a 35, temos pri
Esperanto. La Libera Penso fakte invitis Henri Masson, Ĝenerala Sekretario de
SAT-Amikaro, Ĝenerala Konsilanto de SAT kaj kunaŭtoro de "L'homme qui a
défié Babel" (eld. L'Harmattan, Parizo, dec. 2001, aperinta samtempe en dua
eldono kun ĝia E-traduko : "La homo kiu defiis Babelon") por respondi al
diversaj demandoj en rilato kun Esperanto kaj la penslibereco. La tuta
elsendo daŭras 20 mn. Enkondukas kaj finas ĝin muziko de "La tempo de l'ĉerizoj".
Tio estis okazo por substreki la specife socian karakteron de la SAT-movado.
Estas notinde ke la Libera Penso estis, komence de la pasinta jarcento, unu el
la unuaj movadoj kiuj subtenis Esperanton. En septembro 1905, dum sia kongreso
de Parizo, la Libera Penso voĉdonis rezolucion favore al ĝia uzo. Ĝi plue
subtenis la Internacian Lingvon dum la lastaj jaroj.
Bela simbolo : tre verŝajne dum la momento mem de la disaŭdigo, okazos en
La Chaux-de-Fonds, Svisio, la malfermo de la SAT-kongreso.
TTT-ejo :
http://www.radiofrance.fr/
*****
SERVICE DE PRESSE DE SAT-AMIKARO
GAZETARA SERVO DE SAT-AMIKARO
Inscription à la liste de diffusion sur simple demande
Enskribiĝo al la dissendolisto laŭ simpla peto.
Rédacteur /Redaktanto : Henri Masson
http://www.esperanto-sat.info