Universala Esperanto-Asocio
Fondaĵo Edukado
Kampanjo: Nepagopovaj Bibliotekoj
---------------------------------
Gratulojn al KKE, kiu antaŭeniras laŭ
ĉi tiu programo.
Laŭ propono de S-ano Eluizio Bueno Rodrigues, el Sorocaba, Kultura Kooperativo
de Esperantistoj ekspedis al li la 11an de julio 2003 por transdono al la Centra
Biblioteko de Universitato de Socoraba pakaĵon entenantan naŭ librojn en kaj pri
Esperanto, kadre de la Kampanjo de KKE "Esperanto en la Bibliotekoj.
Estis senditaj la jenaj verkoj:
- Esperanto, Esenco kaj Estonteco de la
Internacilingva Ideo, de L.L.Zamenhof
- Por um Mundo Melhor, de Sylla Chaves
- Não Só Idealistas, Mas Realizadores, de F. Marinho
- Doutor Esperanto, de Walter Francini
- Esperanto para Principiantes, de Aloísio Sartorato
- Homaranismo, a Idéia Interna, de Délio P. de Souza
- Esperanto sem Mestre, de F.V. Lorenz
- Iracema, de José de Alencar
- La Rompitaj Flugiloj, de Kalil Gibran
La Kampanjo jam sendis E-ajn librojn al 17 brazilaj bibliotekoj kaj ankaŭ al la
Paragvaja E-o Movado kaj al la Mozambika E-Movado. Ĝi estas subtenata per
mondonacoj de kelkaj malavaraj samideanoj.
Informis:
Aloísio Sartorato
Rio/Brazilo
Mi memorigas vin pri la internacia flanko de ĉi tiu kampanjo, kaj per ĉi tiu
alvoko petas vin sendi monon al la Fondaĵo Edukado de UEA kun la indiko "bibliotekoj".
Tiu mono estos uzata por sendi taŭgajn librojn pri Esperanto kaj en Esperanto al
bibliotekoj tra la mondo. Vi rajtas ankaŭ indiki al kiu biblioteko aŭ inda
individuo sendi kaj la mendo estos plenumita (de UEA aŭ KKE laŭ nia interna
interkonsento), se vi samtempe sendas la necesan monon.
Ni troviĝas en stranga situacio: en Eŭropo estas pli da Esperanto-libroj ol da
legantoj. Aliloke estas pli da legemuloj ol da libroj. Ni provu kunmeti
la du situaciojn.
Amike
Renato Corsetti
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@esperanto.org
>
***********************************