REJo 2003 en Kievo (Ukraino)
Dimanĉe, la 6.07
finiĝis REJo-2.
Laŭ la komuna opinio ĝi estis sukcesa. Al ni venis 45
homoj el Pollando, Rumanio, Rusio.
La Renkontiĝo estis malfermita por ĉiuj, eĉ por tiuj, kiuj nur
ekinteresiĝis pri la lingvo kaj la movado.
Brile sukcesis kursoj por la progresantoj, kiujn prizorgis
V.Soroka kaj I.Gonĉarova (Moskvo).
La "nululojn" prizorgis M.Lineckij. Inspirigis ilin per
siaj interesaj rakontoj ankaŭ Je.Zajdman.
Interese kaj amuze pasis la Intekona vespero, skolta programo, Ukraina
nacia vesper-amuziĝo (Veĉornici)gvidita de N.Ivanova, Horo de
anekdotoj kaj Intelekta ludo (M.Lineckij). Interesis
ankaŭ pli seriozaj programeroj - "Ronda tablo" kun
V.Soroka, dum kiu estis skizita lia krea vojo de la ensemblo "Inspiro"
(1982) tra Svedio, Karavano, Septima ĝis ĉi-jaraj "Arĝentaj
poploj" kun "Ora somero"; viglan disputon vekis prelego
de B.Muresan (Rumanio) pri eblecoj de Esperanto en konatiĝo
kun kulturoj de diversaj popoloj; I.Gonĉarova konatigis
la ĉeestantojn kun la aŭtoraj instruaj metodikoj...
La renkontiĝo estis ekipita per du komputiloj. Per unu el ili, laser-printilo
kaj skanilo A.Krasucki efektivigis eldonon de du numeroj de "REJ-a
tago". La dua komputilo estis uzita por diskotekoj kaj
ludoj.
Pro bedaŭrinda neveno de triono de Soroka-ensemblo (ne povis veni Slava
Bondarkov), li devis iom redukti sian programon, sed
egale la koncertoj estis agrable varm-etosaj.
Por sukceso de la aranĝo multegon faris Olga Ŝiganskaja (estro de
OK), Olga Tomazenko, Artem Melnikov - ili ĉiuj estas membroj de
KEJS (Kijiva Esperantista Junulara Societo).
Dank'al uzo de la rabat-sistemo du homoj partoprenis en
REJo-2 SENPAGE! Jen kion donas aktiva varbado al la aranĝo.
Konsideru, ke ĈIU povas "perlabori" sian partoprenon kaj ne plendi
pri manko de mono.
Jam estas decidita okazigi REJo-3 la 1-7.07.2004.
Bonvenon! Denove funkcios la sama sistemo de la rabatoj!
Ne atendu ĉielan manaon, sed jam nun komencu agadon en tiu
direkto!
Mi volas danki pro financa helpo s-ron Frank Kasper - dank'al lia
subvencio al REJo-2 ni sukcesis nutri kelkajn amasej-anojn.
Tio estas nur skiza informo pri la aranĝo. Mi esperas, ke baldaŭ la
interesitoj povos ricevi pli vastan informon el la ttt-ejo
www.espero.kiev.ua
(Aranĝoj - REJo-2).
Amike,
Mikaelo
********************************************
Mikaelo Lineckij, UEA-Delegito por Kijivo
lineckij@ukrpost.net
lineckij@EsperantoLand.org
ICQ - 149228024
Vi estas invitata al:
1. La pitoreska urba festo "Tagoj de Kijivo" la 25-31.05.2004
2. Junulara Renkontiĝo REJo-3 la 1.07 - 7.07.2004.
Por konatiĝi kun la detaloj vizitu en
www.espero.kiev.ua
la rubrikon "Aranĝoj".