Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Turisma informilo pri Vilnius

 

de: "Litova Esperanto-Asocio"

Laŭ preparprogramo al la 90-a UK en Vilnius en 2005 Turisma fako de Litovia ĉefurbo ĵus en 3000 ekz. eldonis multkoloran riĉe ilustritan grandformatan 20-paĝan turisman informilon "VILNIUS.Neforgesebla harmonio kaj ĉarmo".Ĝi estas identa kun alilingvaj versioj de la eldonaĵo.Tekston tradukis vilniusa esperantisto-ĵurnalisto Laimius STRAZNICKAS, redaktis Petras CELIAUSKAS.Sur frontpaĝo broŝuro surhavas oficialan emblemon de Vilniusa UK.La informilo por Turisma fako kostis ĉirkaŭ 10000 lidojn (2900 eŭrojn).Broŝuron oni povos ricevi dum Gotenburga UK ĉe la budo "Venontaj kongresoj" kaj tiu de "Litova stelo". Landaj perantoj de UK-oj, organizantoj de karavanoj al UK-oj, landaj asocioj, kiuj pretas agiti pli multajn partoprenantojn por Vilniusa UK kaj tiaspecaj individuoj povas ricevi senpage pli grandan kvanton de la eldonaĵo.Post kongreso en Gotenburgo informilo estos akirebla ĉe UEA aŭ ĉe Litova Esperanto-Asocio.

Povilas JEGOROVAS



***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@esperanto.org
***********************************

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/03