Internacia kongreso de Dalitoj
Barato estas la lando
de kastoj. La duonkontinento de Barato havas unikan
geografion kiu kreis sociajn malbonojn de la lando. Dekoj
de gentoj envenis en la landon kaj tiel naskis diversaj sociaj tavoloj. La plej
alta tavolo Brahmanoj verkis regulojn pri 'kiel trakti la subklasanojn'. La
diskriminacio al la Dalitoj (la kvaruloj kaj kvinuloj) estis tiom rigora ke ni
ne povas diri ke ili estis plifeliĉaj ol la sklavoj en antikva Roma emperio.
Nur la alveno de eŭropanoj al Barato modernigis la socion
kaj sekve la diskriminacio prenis aliajn formojn. La principo de 'dividu kaj
regnu' estas bone praktikata de la altklasanoj en la lando. La tiel nomata
Hinduismo, la dulanga religio, kiu amas homon per unu lango kaj diskriminacas
aliajn kastojn per alia lango, jam perdas multajn Dalitojn de Hinduismo.
Mi, D-ro Tummapudi Bharathi (ne forigu 'h' el mia nomo!) estas la profesoro de
la angla en la Sri Padmavathi Ina universitato en Tirupatio, Andhra Pradesh,
Barato,kaj estas esperantistino. Mi lernis Esperanton en la kurso organizita de
Tirupati Esperanto Asocio en 1998-99 kaj do mi estas studento de d-ro
Ranganayakulu. do ankaŭ mi petas aldoni mian adreson al la grupo(amma69@rediffmail.com).
Mi ricevis la atestilon pri esperanta kono de D-ro Giridhar. Mi partoprenis la
Tutmondan Dalit-kongreson en Vankuvero, Kanado inter 14a kaj 18a majo 2003. Mi
ankaŭ estas konata verkistino kaj aktivisto en la Dalitmovado. Okaze de mia vojaĝo
al Kanado rete kaj persone kontaktis la esperantistojn en Vankuvero. Antaŭ ol
mia foriro mi korespondis kun la Kanadaj esperantistoj kaj ili bonvolis gastigi
min. sed mi ne havis tempon libere renkonti esperantisotjn tie ĉar mi estis ĉirkaŭita
de multaj Dalitoj eksterlandaj, kiuj scivolis de mi pri diversaj aferoj de
Dalitoj en barato. do mi ne povis persone renkonti tie ajn esperantistojn sed mi
estas feliĉa rete kaj telefone kontakti ilin. kaj unuafoje ekkomprenis ke
esperanto funkcias! Mi estas feliĉa scii, ke esperantistoj en Vankuvero estas
pretaj akcepti min.
La kongresintoj diskutis pri ebleco allogi ĉiun daliton al budhismo, ĉar en
hinduismo dalitoj estas diskriminacataj ĉiaflanke. kelkaj kongresanoj ankaŭ
opiniis ke la religio ne estu grava punkto diskuti sed la ekonomia kaj socia
bonfarto de dalitoj estas la urĝa afero. kaj mi apogas la duan opinion.
D-ro T.Bharathi Ph.D.,
membro de Tirupati Esperanto Asocio