PRINTEMPO DE PORSCIENCA VERKADO
2004 - Omaĝe al Paul
Neergard,
La interreta dissendolisto "Per-Esperanto-Baza-Scienco" invitas vin kontribui al
la unua Printempo de PorScienca Verkado. La ĉefaj celoj de la programo estas
iniciati regulan kontribuon de Esperantlingvaj sciencistoj en la movada vivo,
krei eblecon de sciencaj interŝanĝoj pere de Esperanto, kuraĝigi studentojn de
la sciencaj branĉoj al lernado de tiu ĉi lingvo kaj montri la utilon de
Esperanto en scienca etoso kaj cele al seriozaj aplikoj.
Ni bonvenigas kontribuojn temante la fizikon, kemion, biologion kaj/aŭ
matematikon en nivelo komprenebla al studentoj de la unuaj jaroj de
universitatoj. La kontribuoj povas esti revizio de scienca koncepto aŭ scienca
priskribo de natura fenomeno. Ili devas esti origine verkitaj en Esperanto kaj
povas enhavi eltrovaĵojn de aliaj artikoloj laŭ reguloj de scienca citado.
Preferindas ne kontribui per skribaĵoj temante lingvajn aspektojn de scienca
apliko de Esperanto, filozofion aŭ historion de la scienco.
Kontribuoj devas esti pretigitaj per Microsoft Word, aŭ en formato PDF (legebla
per Acrobat Reader) aŭ GS (Ghost Script). Matematikaj formuloj devas esti ene de
la teksto sed tabuloj, desegnaĵoj, grafaĵoj de kurboj kaj bildoj devas aldoniĝi
al la fino de la teksto kaj sur apartaj paĝoj.
En listo de fontoj, oni ne traduku la titolojn de la revuoj, libroj aŭ eldonejoj
(eĉ se ili estas skribitaj per la ĉina alfabeto).
Limdato por sendi la kontribuojn estas la fino de Marto 2004. Oni povas sendi
ilin rete al:
Behrouz_fr@yahoo.fr
Aŭ surpapere al:
Behrouz SOROUSHIAN
20, rue Anatole France
91120 Palaiseau
F R A N C U J O
------------------------------------
Renato Corsetti, via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@esperanto.org>
------------------------------------