Labor-plano: Instruado - Retaj Kursoj
Karaj legantoj,
mi estas iom, eĉ tre, embarasita, ĉar mi
devas prezenti al vi agadon de
italoj, miaj samlandanoj,
kiel laŭdindan agadon.
En la labor-plano, kiun
laŭgrade ĉiuj landaj asocioj estas ricevantaj, en
la subĉapitro pri
Instruado, estas skulptitaj la jenaj vortoj:
-------------------------------------------------
* Komputil-retaj kursoj kaj
servoj ricevu emfazon . . . Oni aparte atentu
en ĉi tiu periodo al
trovado de lernantoj kaj lernhelpantoj en la retaj
kursoj kaj pri
kompletigo de la kursoj por enirigi la lernintojn en la
Esperanto-komunumon.
------------------------------------------------
Tio postulas celkonscian kunlaboradon inter
ĉiuj: modernaj teĥnikistoj, kiuj
povas produkti programojn,
junularaj gvidantoj, kiuj komprenas sian
organizan taskon,
gvidantoj de la tradiciaj landaj asocioj, kiuj komprenas,kiel la mondo ŝanĝiĝas.
Mi neniam ĉesos ripeti: ni estas ĉiuj sur
la sama boato. Neniu estas pli
bela aŭ pli merita. Nur
kune ni povas atingi ion, ĉefe se ni volas
atingi, ke junaj
lernantoj de Esperanto eniru la movadon. Bonvolu rigardi
ĉefe
la lastan alineon de la teksto.
La teksto, kiu sekvas, kaj kiun
mi proponas kiel modelon por landoj, en
kiuj tia kunlaboro
ankoraŭ ne okazas, estas de du junaj italaj
esperantistoj: Flavia
Dal Zilio kaj Francesco Maurelli.
Kio okazas tiu-rilate en
Germanujo? Mi scias, ke multo okazas, sed plaĉus
al mi legi de tempo
al tempo pri tio.
Amike
Renato
*******************************************
KIREK: granda kaj grava itala sukceso
KIREK estas interreta senpaga kurso pri
esperanto per kiu, dum la lastaj
jaroj, ĉiam pli ofte
homoj alproksimiĝas
al la internacia lingvo.
Jam en 1997 ekfunkciis la unua versio de la
kurso, kiu estis traduko
de la kurso de ELNA (Esperanto-Ligo
de Norda Ameriko).
La centra ideo de la kurso estas provizi al
la kursanoj korektanton, tiel ke ili havu personan kontakton, kiu povas ilin
gvidi. Multaj aktivaj italaj esperantistoj esperantiĝis
ja per la kurso KIREK.
La jaroj pasis rapide kaj nun, post 6 jaroj
de la unua versio, Itala
Esperantista Junularo (IEJ),
kun la helpo de Itala Espranto-Federacio
(IEF), finpretigis novan
version de KIREK kiu estas traduko de la
germana 'Korrespondenzkurs
Esperanto' (Ulrich Becker, Berlin, 1990.
La kurso konsistas el dek unu
lecionoj (de leciono 0 al leciono 10),
faritaj per html-paĝoj.
La leciono 0 estas eta prezentado de la lingvo kun facilaj ekzercoj kiujn la ĵus
aliĝinto
devas fari por daŭrigi la kurson kaj ricevi korektanton.
Tiam la kursano ricevas lecionon 1 kaj
sendas la ekzercojn al la korektanto.
La kursano finas la kurson kiam li sendas
al la korektanto la finan
skribaĵon. Tiam li
ricevas atestilon kiun li ankaŭ povas uzi por
gajni poentojn laŭ la
nova itala sistemo de diplomado ĉe la supera lernejo.
La nova kurso enhavas ankaŭ
interretan sistemon por ke la atribuado de
la kursanoj al la
korektantoj estas aŭtomata, laŭ lokaj kaj aĝaj
kriterioj.
La sukceso de la
kurso estas absolute granda: en 2002 la kursanoj
estis 423 kaj 50 diplomiĝis.
En 2003, ĝis
la 9a de septembro, la
aliĝintoj
estis 550, kaj 38 diplomiĝis.
La korektantoj ĝis
nun estas 52.
Multaj estas la streboj de IEJ por ke la
kursanoj kaj la diplomitoj
aktiviĝu.
La "diplomitoj" de kirek ricevas kiel
donacon, jaran sendadon de la
revuo "L'Esperanto",
tiel ke ili povas legi revuon en esperanto kaj
informiĝi
pri itala agado. Ili ricevas ankaŭ senpagan aliĝon
al la
Itala Kongreso de IEF, tiel ke ili povas
ĝui
esperantistan etoson.
Krome ili rajtas partopreni en la konkurso/loterio
de IEJ kiu donacas
kiel premio senpagan
partoprenon en la IJF (Internacia Junulara
Festivalo), unu el la plej gravaj kaj
allogaj junularaj aranĝoj
en
Eŭropo.
------------------------------------
Renato Corsetti, via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<
renato.corsetti@esperanto.org >
------------------------------------