Raporto
pri la kunveno inter ĉeĥaj, germanaj kaj aŭstraj blindaj Esperantistoj
Je la dekdua ĝis la dekkvina de septembro renkontis en Altheim Aŭstrio dek ses
blindaj Esperantistoj en familia rondo kiel amika semajnfino.
Vendrede post la vespermanĝo Walter Wagner interese parolis pri la temo "Ĉu niaj
organisaĵo mortos?"
. Post vigla diskutado superregis la optimismo. Oni nur proponis, ke la
kontaktoj devos esti pli ofta inter funkciuloj kaj aliaj membroj.
Sabate ni havis urbogvidadon en "Braunau am Inn". Post tagmanĝo ni vizitis la
nur tri jarojn aĝa kuracbanejon "Meinberg". Post la gvidado ni ĝuis kafon kaj
kukon en tre luksa ĉirkaŭaĵo. Vespermanĝis ni en pomvinfarejo. Ĝuante bonan
trinkaĝon kaj bongustan memfaritan kolbason ni travivis amusan vesperon. Dimanĉe
sekvis vizito kun urbogvidado en Passau. Tuj poste ni
vizitis Romianan muzeon en la ĉirkaŭaĵo de Altheim. La
arta vespero estis vere tre amuza. Ni aŭdis prelegojn, anekdotojn kaj amuzajn ĝis
klasikajn kantojn.
Lunde la ALBE faris sian jarkunsidon.
Fine mi dankas kore la aŭstrajn gastigantojn, prefere la ĉeforganizanton "Walter
Wagner". Ankaŭ la familia kaj agrabla atmosfero en la hotelo estis kialo pro la
bona sukceso. Mi nur esperas, ke la propono de Harald Rader iĝos verecon, ke ni
venontjare renkontos en
Sankt Georgen dum
unusemajna feriado pro Esperantokurso.
Manfred Herrmann