Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

ZAMENHOFA SEMAJNFINO Kaliningrado, 5.-7. decembro 2003

"La Ondo de Esperanto" por la tria fojo invitas al Kaliningrado por la tradicia Zamenhofa Semajnfino.

5 dec 2003 (vendredo)

11h00: Akceptejo funkcias en la Kulturpalaco de Maristoj
14h30: Malfermo (en la Konsulejo de Pollando). Prezentiĝo de la partoprenantoj
15h00: Gazetara konferenco. Internacia Fotoekspozicio
15h30: Bufeda regalo de la Konsulo; neformala kunestado
18h00: Enhoteliĝo, ripozo

6 dec 2003 (sabato)

10h00: Libroservo
10h30: "La Ondo de Esperanto" prezentas sin (Halina Gorecka)
11h00: Zamenhof kaj liaj Kongresaj Paroladoj (Aleksander Korĵenkov)
12h00: Libroservo
12h30: Rezulto de Liro-2003 (Halina Gorecka)
13h00: Tagmanĝa paŭzo
14h30: Promenado en la urbo. Libera tempo
18h00: Festa vespermanĝo en "U Bykov"

7 dec 2003 (dimanĉo)

10h00: Promenado en la urbo, vizitado de elektebla muzeo. Forveturo

LOKO: Ni renkontos la partoprenantojn en la Kulturpalaco de Maristoj(Dvorec Kultury Morjakov = DKM). Stratadreso: Leninskij prospekt, 83.
Veninte trajne, eliru el la stacidomo al la placo; antaŭe kaj iom dekstre estas trolebusa haltejo. Prenu trolebuson 1,4,5 kaj veturu ĝis la tria
haltejo DKM. Elbusiĝu kaj pluiru antaŭen ĉirkaŭ cent metrojn la blua kvaretaĝa kulturpalaco. Veninte buse iru al la fervoja stacio (apude) kaj
prenu la menciitan trolebuson.

KOTIZO: Ni ne kolektos kotizojn, sed donacoj estas bonvenaj. La festa vespermanĝo (bankedo) tamen estas pagenda; ĝi kostos ĉ. 200 rublojn.

LOĜADO: En studenta domo. Unu nokto kostas ĉ. 200 rublojn. Bonvolu mendi la lokon antaŭ la 1a de decembro.

VIZOJ: Loĝantoj de ĉiuj landoj, escepte de kelkaj ekssovetiaj, devos havi ruslandan vizon. Bonvolu ĝustatempe viziti konsulejon.

Bonvenon al Kaliningrado!

----------
La Ondo de Esperanto / Sezonoj / Balta Esperanto-Forumo
Halina Gorecka / Aleksander Korĵenkov
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando
Retadreso:
sezonoj@gazinter.net
http://Esperanto.Org/Ondo
Telefono: (0112) 566033
 


Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/03