Pasporta Servo 2004: duonvoje
Restas nur iom pli
ol UNU MONATO ĝis la limdato de la unua de novembro, sed ĝis nun nur duono de la
gastigantoj konfirmis! Jen la listo de 653 (!) mankantaj konfirmoj:
http://www.tejo.org/ps/nekonfirmitoj_030920.txt
Se vi tie renkontas konaton aŭ samurbanon, rapide informu lin aŭ ŝin ke
necesas konfirmi, prefere per la formularo:
http://www.tejo.org/ps/konfirmilo_form.htm, aŭ
alikaze per retpoŝto kun mencio de lando, urbo kaj nomo.
Mi devas trakti ankoraŭ kvardekon da novaj aliĝoj, sed jen la listo de
gastigantoj kiuj jam certas pri sia apero en eldono 2004:
http://www.tejo.org/ps/ps_map/index.htm (atentu
se vi volas peti pliajn informojn; mi ŝanĝis la 'pasvorton')
Mi uzas la okazon por publike danki ĉiujn kiuj donacis al Pasporta Servo, aŭ
rezignis pri sia 'senpaga' ekzemplero de adreslibro 2004. Mi
esperas ke la venontaj konfirmoj alportos same
multe da malavara entuziasmo.
Derk Ederveen,
kompilanto de Pasporta Servo
<paspserv2002@wxs.nl>
/ <pasporta.servo2002@tejo.org>
(forigu ciferojn!)
<http://www.tejo.org/ps>
/ <http://www.pasportaservo.org>
YahooGroup: <http://groups.yahoo.com/group/PasportaServo>
* Pasporta Servo strebas atingi 1300 gastigantojn en eldono
2004! Helpu nin! *