Fina raporto pri La Longa Nokto de la Muzeo
La ĉiu-jare granda spektaklo de la Longa Nokto de la Muzeoj, okazinta en tuta
Aŭstrio, estis ĉi-jare speciale atentinda por ni: laŭ nombro de
partoprenintoj (la duoblo ol lastjare) kaj etoso (la plimulto estis junuloj kaj
regis ĝenerala scivolemo - kaj entuziasmo dum la 40-minutaj
fulmokursoj de Esperanto, kiujn energiplene gvidis Katalin Kovats).
Jen la detaloj:
- 675 partoprenintoj,
- 240 partoprenis la fulmokursojn.
Estis disdonitaj senkoste:
- 400 ekzempleroj de la lernolibro "Esperanto eine Einführung in die moderne
Umgangssprache" de H. Mayer
- 100 ekzempleroj "Esperanto als Ratespaß"
Mencioj en la radio:
- sabate en la matena ĵurnalo (Ö1, tutlanda)
- sabate dum la aranĝo je 23h30: detala intervjuo kun partoprenintoj de la
fulmkursoj (Radio Viena, regiona. Ĝenerala mesaĝo:
Jam post unu leciono de Esperanto oni scias multon kaj povas
ekparoli. Esperanto - la mirakla lingvo!)
-
dimanĉe plurfojaj mencioj en la novaĵoj (Ö1, tutlanda; ekzemple je la 8-a kaj
14-a horoj)
- kelkaj mencioj en gazetaro.
Sume oni povas konstati ke eĉ plurjara Pressedienst verŝajne ne povus atingi
similan rezulton. Fakte ni vivas en event-kulturo - kaj la laŭmodaj
homoj partoprenas eventojn. Se vi sidas meze en alloga evento, ne mankos al vi
publiko.
Plej kore
Herbert
HR Mag. Herbert Mayer
Sammlung für Plansprachen und
Internationales Esperanto-Museum
der Österreichischen Nationalbibliothek
Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 WIEN
Tel.: 0043/1/ 535 5145
Internacia Esperanto-Muzeo
Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 VIENO
Homepage und Plansprachendatenbank TROVANTO:
Hejmpaĝo kun la elektronika katalogo TROVANTO:
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@esperanto.org
>
***********************************