Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

AL LINGVA DEMOKRATIO!

ALVOKO AL LA ESPERANTISTARO
(kaj aparte al la membroj de UEA/TEJO/ILEI)

Karaj membroj (kaj ne-membroj),

la Komitato de UEA dum la ĵus pasinta Universala Kongreso en Gotenburgo taksis pozitivaj la atingaĵojn sur la kampo de la labor-plano dum la pasintaj jaroj kaj aprobis aktualigon de ĝi por la jaroj 2003-2005.
Ni nun ree alvokas, por ke oni laboru laŭ la antaŭviditaj prioritatoj ankaŭ en la komenciĝanta labor-jaro.

La labor-plano emfazas la jenajn prioritatojn:
* informado
* instruado
* utiligado
kiuj estu atingataj kune kun
* plijuniĝo
* tutmondiĝo
* profesiiĝo.

Ili estas en si mem klaraj, kaj vi povas detale legi en la labor-plano mem, kiel ili estas komprenataj. La teksto de la laborplano estas ricevebla per
mesaĝo al < uea@co.uea.org >, per letero al la kutima adreso de UEA aŭ per aliĝo al la listo < labor-plano-de-uea@yahoogroups.com >.

Dum la pasinta jaro multo estis realigata en la kampo de informado kaj papera kaj reta. La kelkaj grandaj artikoloj en internacie gravaj gazetoj,
kiuj aperis en la lastaj monatoj, estis sekvataj de amaso da artikoloj en naciaj kaj lokaj gazetoj kunlige kun la kampanjo gvidata de la Brusela
Komunikad-Centro okaze de la Universala Kongreso.

Samtempe ankaŭ la Internacia Ligo de Esperantista Instruistoj, ILEI, kaj la junulara sekcio de UEA, TEJO, renovigis siajn estrarojn kaj pretas por
pliaj laboroj kaj pliaj atingoj en la propraj kampoj.

La Komitato de ILEI aprobis tri agadprioritatojn: 1 - organiza plifortiĝo, 2 - instrukapabligado, 3 - la projekto Interkulturo, akorde
kun la strategiaj prioritatoj de la labor-plano de UEA. Ili realiĝos tra kunlaboro kun TEJO, kiu jam okazas precipe kun ĝia laborgrupo
" Esperanto@Interreto ", kaj per plifortigo de kunlaboraj rilatoj kun la landaj sekcioj kaj ĉiuj agantoj en la E-instrua kampo.

Ni varme konsilas, ke en ĉiu lando kaj en ĉiu organizaĵo tra la tuta mondo estu almenaŭ unu homo, kiu respondecas pri la realigo de la
labor-plano kaj aliĝas al la listo, kie ĝuste oni diskutas pri tio, per malplena mesaĝo al la adreso < labor-plano-de-uea-subscribe@yahoogroups.com >
aŭ alimaniere kontaktos nin.

Ni emfazas, ke nia intereso estas laboro kaj kunlaboro por Esperanto. Personaj polemikoj, singravigoj kaj malgravigoj de aliaj esperantistoj
neniom utilas por tiu intereso, sed ni celas ion pli gravan por ĝi: ni volas atingi pli justan rilaton inter kulturoj kaj lingvoj en la mondo, kaj
ni disponas konkretan rimedon por tio. Pri tio ni laboras kaj pri tio ni invitas vin labori.

Ni faros nian komunan eblon por helpi vin labori laŭ la labor-plano kaj ni dankas vin pro viaj estontaj klopodoj.

Renato Corsetti, prezidanto de UEA
Bertrand Hugon, prezidanto de TEJO
Radojica Petroviĉ, prezidanto de ILEI
Trevor Steele, ĝenerala direktoro de UEA
******************************************************


***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<
renato.corsetti@esperanto.org >
***********************************

 

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/03