Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Aperis en : Lipari, Michela (2003, Red.) : IKU. Internacia Kongresa Universitato. Gotenburgo, 26 de julio – 2 aŭgusto 2003. Rotterdam :

Universala Esperanto-Asocio, p. 37-46. Prezentita kadre de IKU, 28.7.03, 100 personoj.

 

 

Detlev Blanke

 

La interlingvistikaj konceptoj de Wilhelm Ostwald

- Okaze de la 150-a datreveno de lia naskiĝo -

 

 

Resumo

 

La germana nobelpremiito (1909) Wilhelm Ostwald estis kunfondinto de la fizika kemio, fundamentis diversajn (elektro)kemiajn procedojn, evoluigis la modernan teorion pri koloroj, influis konceptojn de la naturfilozofio kaj faris gravan organizan laboron por enkonduki sciencajn rezultojn kaj konceptojn en la praktikon. Kiel tutmondisme pensanta sciencisto surbaze de lia koncepto pri la “energetika imperativo” (“Ne disipu energion, utiligu ĝin!”) li sin engaĝis i.a. por internacia universitato, tutmonda mono, nova monda kalendaro, monda formato por presaĵoj kaj por mondlingvo. Li unue pledis por Esperanto (poste kritikis ĝin) kaj favoris Idon. Ostwald refutis la siatempajn dogmojn pri “artefariteco” en la historie orientita lingvistiko, favoris aktivan lingvo-evoluigon, proksiman al lingvo-planado kaj jam frue avertis kontraŭ la negativaj sekvoj de la hegemonia rolo de la angla. Multaj el liaj interlingvistikaj konceptoj restas aktualaj.

 

 

Interlingvistiska begrepp hos Wilhelm Ostwald - med anledning av att 150 år gått sedan han föddes


Sammanfattning

Wilhelm Ostwald (1853-1932) var en av grundarna av den fysikaliska kemin, gav fundamentala bidrag till olika elektrokemiska processer, utvecklade den moderna teorin för färger, påverkade begrepp inom naturfilosofi, och gjorde viktiga insatser för att införa vetenskapliga resultat och begrepp i den industriella praktiken.  Han fick Nobelpriset i kemi 1909 för sina arbeten inom katalys, kemisk jämvikt och kinetik.

Som globalt tänkande vetenskapsman engagerade han sig bl.a. för ett internationellt universitet, en världsvaluta, en ny världskalender, ett universellt format för trycksaker liksom för ett världsspråk, allt enligt den princip som han kallade "det energetiska imperativet", vilket innebär: "Förslösa inte energi, använd den!".

Han pläderade först för esperanto, men kritiserade senare språket och föredrog ido.  Ostwald avvisade dåtidens dogmer om "konstgjordhet" i den historiskt orienterade lingvistiken och föredrog ett aktiv språkutvecklingsarbete, närmast språkplanering.  Redan tidigt varnade han för de negativa konsekvenserna av engelskans hegemoni.  Många av hans interlingvististiska begrepp är fortfarande aktuella.



The interlinguistic concepts of Wilhelm Ostwald - on the occasion of his 150th birthday

Abstract

 

The German Nobel prize winner (1909), Wilhem Ostwald, co- founder of physical chemistry, laid the foundations for various (electro)chemical processes, developed the modern theory of colours, influenced concepts in natural philosophy and did important organizational work to put scientific results and concepts into practice. A globally thinking scientist, on the basis of his concept of "energetic imperative" ("Don't waste energy, use it!"), Ostwald committed himself, among other things, to an international univerity, universal currency, a new world calender, an international format of publications, and to a world language. He pleaded for Esperanto (which he later criticized) and favoured Ido. Ostwald rejected the dogma of "artificiality", in those day predominating the historically oriented linguistics, favoured active language development close to language planning, and, very early already, warned against the negative consequences of a hegemonic role of the English language. Many of his interlinguistic concepts are still of relevance to the present situation.

 

 

 

Les conceptions inter-linguistiques  de Wilhelm Ostwald (1853 - 1932) – à l'occasion des 150 ans de sa naissance

 

Résumé

 

Le Prix-Nobel allemand (1909) Wilhelm Ostwald fut le cofondateur de la chimie physique, établit les fondements de divers procédés (électro)-chimiques, fit évoluer la théorie moderne des couleurs, influença les conceptions de la philosophie naturelle et fit un important travail d'organisation pour introduire les résultats et les conceptions scientifiques dans la pratique. En tant que scientifique pensant globalement sur la base de sa conception sur "l'impératif énergétique" ("Ne gâchez pas l'énergie, utilisez-la!") il milita entre autres pour une université internationale, une monnaie mondiale, un nouveau calendrier mondial, un format mondial pour les périodiques et pour une langue mondiale. Il plaida d'abord pour l'Espéranto (puis la critiqua) et fut favorable à l'Ido. Ostwald réfuta les dogmes de son temps sur le "caractère artificiel" dans la linguistique orientée vers l'histoire, fut favorable à l'évolution linguistique active proche d'une planification linguistique et avertit tôt déjà des suites négatives du rôle hégémonique de l'anglais. Beaucoup de ses conceptions inter-linguistiques restent actuelles.



 

Enhavo

 

1          Kiu estis Wilhelm Ostwald kaj kial okupiĝi pri li?

2          La bazaj filozofiaj konceptoj

3          Pri lingvo

4          Pri la mondolingvo

5          La epizodo „Weltdeutsch“

6          Kritiko de Esperanto

7          Praktikaj aktivadoj por la ideo de internacia helplingvo

8          Konklude

9          Literaturo

 

1       Kiu estis Wilhelm Ostwald kaj kial okupiĝi pri li?

 

Wilhelm Ostwald naskiĝis antaŭ 150 jaroj: la 2–an de septembro 1853 en Riga. Li forpasis  la 4-an de aprilo 1932 en Großbothen ĉe Leipzig.

Interlingvistike informitaj homoj eble scias, ke lia nomo iel ligiĝas al la laboro de la “Delegitaro por la akcepto de internacia helplingvo” (1901) kaj ke li, doninte parton de sia nobelpremio al Ido, grave kontribuis al la establiĝo de tiu planlingvo.

Wilhelm Ostwald estis kemiisto kaj kune kun la svedo Svante Arrhenius (1859 – 1927, nobelpremio 1903) kaj la nederlandano Jacobus H. van’t Hoff (1852 – 1911, nobelpremio 1901) fondis novan interdisciplinan sciencon: la fizikan kemion. Pro tio li ricevis la nobelpremion en la jaro 1909.

Li krome kreis la fundamentojn de moderna ekzakta teorio pri koloroj.

Krom tio Wilhelm Ostwald estis tre multflanka sciencisto, kiu donis impulsojn kaj ofte nekutimajn ideojn por multaj aliaj kampoj, al kiuj i.a. apartenas:

 

- metodologio kaj organizado de la scienca esploro

- energetiko - de li kreita teorio pri la rolo de energio ekster kaj en la homa socio

- filozofio (monismo laŭ la natursciencisto Ernst Haeckel; teorio pri la feliĉo)

- problemoj de la internaciigaj procesoj (monda valuto, monda kalendaro, mondaj   

  universitatoj, mondaj normoj pri formatoj, monda helplingvo k.a.)

-edukakdo

 

La solvado de tiuj kaj similaj problemoj laŭ Wilhem Ostwald devus ebligi al la homo pli racie kaj pli efike uzadi kaj aplikadi siajn psikajn kaj fizikajn kapablojn.

Aparte nin interesos lia rilato al la problemo de monda helplingvo, “internacia planlingvo”, kiel ni dirus nuntempe. Sekvante la lingvan uzon de Ostwald, mi tamen alternative uzos la esprimojn “mondolingvo”, “artefarita lingvo” k.s.

En la sekva teksto mi skizos kelkajn konceptojn de Wilhelm Ostwald pri interlingvistikaj temoj kaj kelkajn liajn aktivadojn por ilin realigi. Ligitaj al tio mi ankaŭ tuŝos filozofiajn kaj alitemajn vidpunktojn, kiuj gravas, por kompreni lian verkon.

Bazajn konojn pri la estiĝo de Ido kaj la evoluo kaj rolo de la Ido-movado mi antaŭsupozos ĉe la legantoj/aŭskultantoj kaj ĉi-tie ne traktos. Relative aktualan superrigardon pri la situacio de Ido fine de la 20-a jarcento mi detale prezentis aliloke (vidu Blanke 1998:15-20; 2001).

 

2       La bazaj filozofiaj konceptoj

 

La interlingvistikaj konceptoj de Ostwald enkadriĝas en liajn bazajn filozofiajn konceptojn, kiujn mi volas resumi jene:

 

2.1       La baza  kadro por ĉiuj scienc-organizaj kaj kulturaj aktivadoj de Ostwald estas lia specifa filozofia teorio, kiun li nomis “energetiko”. Laŭ tiu teorio ĉiuj fizikaj kaj psikaj procesoj originas en energio (vd. Domeschke 1996). Tio signifas, ke ĉio okazanta estas transformiĝo de diversaj formoj de energio. Malŝparo de energio en granda kadro povus rezultigi la pro-varmiĝan kolapson de la universo (germane: Wärmetod). La homo ne plu akceptu pasive sian sorton, sed agu aktive. En ĉiuj kampoj la homa agado sekvu la energetikan imperativon, la kernon de sciencrilata mondkoncepto de Ostwald, kiun li formulis jene:

 

 “Ne malŝparu energion, utiligu ĝin (O. 1912a,13).

 

Ĉi tiun formulon Ostwald nomis  sia „gvidmotivo“, kiu „trairas ĉion, kiun mi klopodis fari dum la lastaj jaroj rilate la unuopajn kulturagadojn“ (O.1912a,24).

2.2       La sciencistaro formas la „mondan cerbon“ kaj devas organizi sian intelektan laboron sur la bazo de la monismo, kiu laŭ Ostwald estas la “instruo pri unueco, …la laborprincipo de la scienco”, ĉar “la scienco estas la unuecigo de la pensado, unuecigo kiun elvokas la realeco” (O.1912a,14). La „monismo“ estas materiisma naturfilozofio sur la bazo de la darvinismo, fondita de la anatomo kaj zoologo Ernst Haeckel (1834 – 1919), laŭ kiu Dio estas identa kun la tuta naturo. Ostwald verkis broŝuron pri la monismo, kiu estis tradukita en Ido (O. 1911c). De 1911- 1915 li estis prezidanto de la germana Ligo de monistoj (Monistenbund).

 

2.3       Por Ostwald estis klare, ke ne sufiĉas sciencaj ekkonoj en si mem. Por ke ili ne restu senvaloraj, oni devas organizi la spiritan laboron. Li klopodis krei organizajn kadrojn por tio kaj i.a. fondis “La Ponto – Internacia Instituto por la organizado de la spirita laboro”.

 

2.4       Ostwald pensis tutmondisme. Pro tio li okupiĝis pri tuta aro da mondaj problemoj, kies raciigo laŭ li necesus. Pri tiuj aferoj li aparte verkis en libro kun la titolo  “La energetika imperativo”(O. 1912a). En ĝi troviĝas ĉefĉapitro kun la temo “Organizado kaj internaciismo” kun jenaj subĉapitroj:

 

- Universitato por la internaciismo

- Monda organizaĵo de kemiistoj

- La mondolingvo

- La monda valuto

- La cerbo de la mondo

- La mondformato por presaĵoj.

 

2.5       Kiel videblas, la problemo de monda helplingvo por Ostwald estas natura kaj necesa elemento de lia tutmonde orientita pensado.

Li i.a. atentigas pri tio, ke la lingva diverseco kaŭzas “grandegan malŝparon da energio” (O. 1927, 141), ĉar laŭ li estas malfacile lerni multajn lingvojn kaj ke apenaŭ plu eblas superrigardi la mondan sciencan produktadon, ĉar diversloke kaj diverslingve samtempe estas prilaborataj similaj problemoj kaj malrapidiĝas la scienca progreso pro nescio de la alilokaj farataĵoj (O.1911b,1/2).  

 

 

 

3       Pri lingvo

 

Bona  kaj efika argumentado por internacia planlingvo ĝenerale baziĝas sur kelkaj bazaj  vidpunktoj, kiujn oni havas pri la fenomeno lingvo. Tiel ankaŭ ĉe Ostwald.

Estas interese konstati, kiom proksimaj estas liaj vidpunktoj al multaj, defendataj de nuntempaj interlingvistoj. Jen kelkaj:

 

3.1                   La lingvo por Ostwald estas la “centra nervo-sistemo de popolo”. En Ido li skribis: "La sociala nervo-sistemo, qua posibligas e sekurigas la kunlaboro di populo, es la linguo" (1931,3).

 

3.2                   Li malakceptas la siatempe disvastigitan koncepton pri lingvo kiel organismo, kaj substrekas „La lingvo ne estas organismo, kreskinta kaj ekzistanta pro si mem, sed instrumento, kiun la homoj faris por difinitaj celoj.  Tra  longaj tempoj ĝi ŝanĝiĝas kune kun la celoj“ (O.1927,143).

 

3.3                   Li same malakceptas la aserton, ke lingvo estas esprimo de la animo de popolo, vidpunkto devenanta de Wilhelm von Humboldt (O.1927,146, 153 ks. ). Ĝi ja estas certa anticipo al la koncepto de Benjamin Whorf (1956/1988), ke lingvoj malsame interpretas la mondon, kaj ke ĉiu lingvano kun sia penso estas sialingve determinata tiel, ke lia/ŝia penso ne povas transsalti la lingvoprizonajn murojn. Sur tiu koncepto de la lingva relativismo, basiĝas la vidpunktoj de Aleksander Gode kaj lia kreaĵo Interlingua, kiu origine ne estas konceptita kiel internacia helplingvo, sed modeligo de lingvofilozofia koncepto de Sapir kaj Whorf pri Standard Average European (SAE).

 

3.4                   Tre aktuala al mi ŝajnas la averto kontraŭ la hegemonia rolo de nacia lingvo kiel internacia lingvo: „Anstataŭ protekti la propran gepatran lingvon kontraŭ malgravigo kaj eksteraj influoj per enkonduko de ĝenerala interlingvo, akcepto de vivanta lingvo baldaŭ sekvigos, ke oni  neglektas ĝin kaj akceptos ties malaperon. Volonte alte taksante la kontribuojn de la angle parolantaj kaj skribantaj popoloj al la homa scio kaj belarto, mi tamen decide substrekas, ke ekskluziva angla influo al scienco kaj kulturo por mi estas same danĝera kiel la angla politika aŭ komerca regado en la mondo. Kaj se oni metus anstataŭ la anglan la amerikanglan, la juĝo certe ne diferencus“ (O.1910a,443).

 

3.5                   Kongrue kun siaj skizitaj bazaj konceptoj Wilhelm Ostwald havas aktivan kaj kritikan rilaton al lingvo. Lingvo por li ne estas io netuŝebla, sed povas kaj devas esti ŝanĝata kaj plibonigata. Laŭ li la ĉefa tasko de la lingvo-flegado ne estu, „konservi lingvon sendepende de ĝiaj malperfektaĵoj kaj sensencaĵoj, sed faksperte  evoluigi kaj plibonigi ĝin“ (O.1908,109). Rilate al la germana li aparte celis ties ortografion, kiu laŭ li estu ŝanĝota al „fonetika ortografio“ (komprenu: fonologia ortografio-DB).

Postulante pliperfektigon de etnaj lingvoj, li ne klare distingis inter faka, ĉiutaga kaj beletra lingvo kaj postulas ecojn, kiujn eĉ la faka lingvo apenaŭ plenumos, nome ke „nur unu signo respondu al unu nocio kaj nur unu nocio al unu signo“ (O.1910a, 470).  Tiun postulon poste favoris  Eugen Wüster, sed nur por termino („postulo de unu-unu-signifeco“) kaj neniel por la ĉiutaga lingvo aŭ tiu de la beletro.

Ni do rimarkas ĉe Ostwald logikistajn influojn i.a. de Louis Couturat, kiu klopodis plilogikigi la vortfaran sistemon de Esperanto, kreante Idon.

Ostwald ankaŭ kritikas la malregulaĵojn en la gramatiko de etnaj lingvoj substrekante, ke tiujn kaj aliajn ĉi-tie ne menciitajn kritikindaĵojn de la etnaj lingvoj oni devus „eviti per artefarita lingvo-formado“ (O.1910a, 474).

 

3.6                   Kritikante la negativan sintenon de la germana lingvisto Hermann Diels (1901) pri „artefaritaj lingvoj“, Ostwald  anticipas la diferencajn konceptojn de priskriba lingvistiko kaj lingvoplanado. Li skribas:„Kiam la nuntempe  rekonata filologio restas tute en analiza stadio, kelkaj aŭdacaj amatoroj, kiuj klopodis elformi artefaritan lingvon, faris nenion alian ol vivigi la sintezan filologion, necesa kompletigo al la analiza filologio.“ (O.1910a, 469).

 

Por kelkaj interlingvistoj tiu „sinteza filologio“ proksimas al la esenco de interlingvistiko, do scienco pri planlingvoj. Laŭ la teoriisto pri lingvo-planado, Valter Tauli, tiel komprenata interlingvistiko estas parto de la teorio de lingvo-planado (Tauli 1968, 28).

 

3.7                   Sufiĉe ekstremajn vidpunktojn Ostwald havas pri la valoro de instruado de fremdaj lingvoj,  kiuj liatempe kaj laŭ lia aserto plenigis eble 50% de la lernejaj instruplanoj (por ni hodiaxu apenaŭ imageble). Tiu instruado laŭ li estas malŝparo de energio, kaj li postulas entute la forigon de tia instruado. (O.1910a,487/88).

Tia sinteno certe ne havigis al li amikojn kaj sendube pligrandigis la jam sufiĉe grandan skeptikecon kontraŭ planlingvo.

4.         Pri la mondolingvo

Jen sekvas kelkaj bazaj konceptoj, kiujn havis Wilhelm Ostwald pri monda lingvo. Ni foje rimarkos en la fono la sistemon Ido.

 

4.1                   Kiel jam kelkloke menciite, por Ostwald la ĉefa argumento por internacia lingvo estas la ŝparo de energio:

“La ĝenerala helplingvo sian kulturan signifon havas en tio, ke ĝi finos la gigantan malŝparon de energio, al kiu la homaro ĝis nun submetiĝis“ (O.1910a,486).

 

4.2                   Kiel natursciencisto Ostwald en la lingvo unuavice vidis racian komunikilon, ne nepre artan esprimilon. La internacia lingvo unuavice servu al la scienca-teknika komunikado. Pro tio li postulas, ke ĉefe estu ellaborataj la diversdisciplinaj faklingvaj leksikoj. Tio estu la unua tasko. Nur poste sekvu la internacia literaturo kaj la buŝa apliko (O.1909, 66/67). Jen li evidente ne konscias la gravan lingvo-evoluigan rolon de  beletro. Sekve la internacia helplingvo por la scienca komunikado laŭ Ostwald plenumu  ĉefe jenajn kriteriojn:

 

- fonetika (= fonologia-DB) ortografio

- maksimuma internacieco de la leksiko

- unusignife vortigitaj nocioj (do evito de polisemio, homonimio kaj sinonimio)

- evito de esprimoj el la ĉiutaga lingvaĵo en faka lingvo

- mallongaj vortfaraj elementoj kaj evito de longaj terminoj

- logika kaj regula gramatiko

 

4.3                   Ostwald ne restas ĉe teoriaj postuloj. Li ankaŭ proponas la vojon por ellabori la fakleksikon. Li rekomendas, ke unue sciencistoj interdiscipline kolektu kaj esploru la nociojn en proksimaj fakoj por konscii pri la similaĵoj kaj malsimilaĵoj de la nocioj.  Nur poste specialigitaj komisionoj okupiĝu pri detaloj de nomenklaturoj, kiujn oni poste denove diskutu interdiscipline (kp. O.1909, 68/89).

 

4.4                   Ostwald unuavice pensis pri aposteriora tipo de planlingvo, li ja antaŭvide havis Idon, kiu tipologie similas al Esperanto. Tamen estas surprize vidi, ke ankaŭ apriora lingvo havis lokon en lia pensado, tamen sur multe pli abstrakta nivelo. Li skribas:

 

„Komparante la sistemon de la pura scienco kun la bibliografia sistemo de Dewey[1], oni fine trovas - malgraŭ multaj diferencoj - rimarkindan paralelecon. Oni samtempe komprenas, kiel la teoria profundigo kaj traesploro de la sistemeca aranĝo de ĉiuj sciencoj helpas plej baze ankaŭ  solvi la problemon de la plej perfekta bibliografia sistemo. Per la sama laboro ankaŭ estus fine solvebla la problemo de universala lingvo, baziĝanta  sur pure teoria scienco. Eblus mencii ankaŭ aliajn grandajn kaj fundamentajn taskojn, kiuj estus tuŝitaj de tiaspeca fundamenta sistemeca aranĝo kaj pliproksimigataj al solvo“ (O. 1912a, 22, ankaŭ vd. O.1908, 98).

 

4.5                   Ostwald pledas por neŭtraleco de mondolingvo„Alivorte ni devas postuli, ke la estonta mondlingvo havu neniun rilaton kun politikaj aŭ naciaj aferoj. Por ke mondolingvo estu kaj restu vivipova, laŭ sia karaktero ĝi devas esti neŭtrala kaj internacia“ (O.1910a, 464).

 

4.6       Kelkfoje Wilhelm Ostwald atentigas pri tio, ke necesas daŭre pliperfektigi kaj pluevoluigi tian lingvon, kion devus fari iu “lingva oficejo” , (vd. O.1911a, 20). Per tio li verŝajne aludis al la Ido-Akademio, kiu tre ofte intervenis kaj ŝanĝis leksikajn erojn en la lingvo, kio sekvigis certan nestabilecon.

 

4.7       Estas interese konstati, ke Ostwald jam pensis pri la propedeŭtika valoro de planlingvo por pli bona kompreno de la geptara. Li atentigas:„Infano, lernante kiel fremdlingvon la latinan aŭ la anglan, krom la malregulaĵojn kaj nelogikaĵojn de la geptra lingvo ĝi  devas aldone superi la erarojn de la aliaj, kio nur eblas per amasa parkerigado. Se kontraŭe ĝi devus kompari la gepatran lingvon kun artefarita, la plej malfacila dua parto de la laboro malaperos [la komparo kun la fremdaj lingvoj-DB] kaj ĝi povus doni sian tutan atenton al la logika analizo de la gepatra lingvo, por apliki la ĝustajn regulajn esprimojn de la artefarita lingvo. Tio evidente ebligas logikan kleriĝon per lingvo, sed nur ĉar la artefarita lingvo mem estas logika“ (O. 1911a, 43).

 

 

5       La epizodo „Weltdeutsch

 

Wilhelm Ostwald ne estis sen kontraŭdiroj. Jen unu vere surpriza ekzemplo. Bedaŭrinde ne malmultaj germanaj intelektuloj antaŭ la Unua mondmilito estis influitaj de certa malsana patriotismo kaj subtenis la germanan agresan militon. Al ili –  almenaŭ por certa tempo –  ankaŭ apartenis Ostwald. Tio iel ne estas bone komprenebla, ĉar tia militema patriotismo kontraŭas al lia filozofia kaj kulturaga rigardo al la mondo, kiu ŝajnis pli kosmopolitisma ol ŝovinisma.

Li ja iam klare esprimis sin kontraŭ la hegemonia rolo de nacia lingvo, kiel mi montris sub 3.4. Kaj tamen la menciita patriotismo pensigis lin pri novordigo de eŭropaj kaj koloniaj regionoj sub germana rego.  Li venis al similaj vidpunktoj pri iu mondolingvo surbaze de la germana kiel samtempe Adalbert Baumann kun sia “Wede” (Weltdeutsch [monda germana] aŭ Weltdialekt  [monda dialekto], vd. Baumann 1915) kaj Oswald Salzmann kun sia vereinfachtes Deutsch [simpligita germana] ( vd. Salzmann 1915).

Li proponis plisimpligon de la germana lingvo, sed ne tre detale prezentis siajn ĉi-rilatajn ideojn. Laŭ li povus malaperi i.a. la umlaŭtoj ä,ö,ü kaj la grafemkombinoj ch, sch. Li pledis por anstataŭigo de ts per z  k.s. Ostwald atentigas ĉi-rilate pri la spertoj akiritaj kun artefaritaj lingvoj, kiujn oni povus uzi por la prilaborado de la germana.

Li tamen – feliĉe - mem dubis pri la realigeblo de sia fakte netipa propono, kvankam ial ĝin trovas saĝa. Li skribas:
“Sed la propono bedaŭrinde estas tiom prudenta, ke nuntempe ĝi apenaŭ  povas atendi esti komprenata aŭ eĉ realigata“  (O. 1915,   558/559).

 

 

6       Kritiko de Esperanto

 

En siaj publikigitaj verkoj, sed ankaŭ en la nur antaŭ nelonge aperintaj korespondaĵoj (vd. Wollenberg 1998) Ostwald diverspunkte kritikas Esperanton kaj ĝian lingvo-komunumon. La ĉefa  kritiko koncernas jenon:

 

- supersignoj (O. 1910a, 503)

- netuŝebleco de la Fundamento (O.1910a, 503/04)

- kulto pri Zamenhof (O.1927, 155/56)

- traduko de literaturaj verkoj kaj kreo de originalaĵoj en Esperanto, laŭ li superfluaj

  kompare al la neceso pri scienc-teknikaj verkoj  (O.1910a, 508/09).

 

 

7       Praktikaj aktivadoj por la ideo de internacia helplingvo

 

Wilhelm Ostwald ne nur faris proponojn, li ankaŭ klopodis organize helpi al ties realigo.

En la lasta volumo de lia impona trivoluma biografio “Vivlinioj” li detale priskribas siajn aktivadojn por la realigo de la ideo por internacia helplingvo (O. 1927, 141-181).

Oni povas resumi tiujn aktivadojn en jenaj punktoj:

 

7.1       Li multe prelegis pri la ideo de internacia helplingvo, unue varbis por Esperanto, poste por Ido. Prelegserio en la jaro 1905 en Usono rezultis la fondon de pli ol 100 Esperanto-grupoj. Al la prelegoj ankaŭ apartenas tiu aparte famiĝinta, kiu en la jaro 1906 estis prezentita en la Komerca Altlernejo en Berlin (vidu O. 1906), kaj kiu en la sama loko instigis kelkajn interlingvistojn post 100 jaroj okazigi kolokvon omaĝe al Wilhelm Ostwald. La aktoj aperis (vd. Becker/Wollenberg 1998).

 

7.2       Ostwald sin aparte engaĝis por la laboroj de la “Délégation pour l'adoption d'une langue aŭiliaire internationale”, kiu fondiĝis en 1901 en Parizo. Li fariĝis eĉ la prezidanto de  Komitato de la Délégation, kies tasko estis elekti la plej taŭgan planlingvon el inter multaj kandidatoj. Li gvidis 19 kunsidojn, ĝis kiam en 1907 alvenis la reformprojekto de Esperanto sub la nomo Ido. Ties aŭtoro ne estis Louis de Beaufront, sed la profesoro pri logiko kaj matematiko, la Leibniz-esploristo Louis Couturat. Ke Ido estas la verko de Couturat kaj ne de Beaufront, klare evidentiĝas el la korespondaĵoj. El ili ni ankaŭ scias, ke Ostwald malakceptis la tendencon de Couturat al troa romanigado de la planlingvo kaj en 1908 forlasis la Délégation pro malakordo kun li.

 

7.3       Ostwald  donas prestiĝon al la Uniono di l’amiki di la linguo internaciona (poste nur Uniono por la Linguo Internaciona, ULI). Li  ankaŭ membras en la Ido-Akademio kaj en 1931 eĉ fariĝis ties honora prezidanto,  kiun certan tempon gvidas Otto Jespersen. Li  iniciatas kaj financas la Ido-revuon “Progreso”, kies unua kajero aperis en 1908. La revuo aperas ĝis la nuntempo.

Estas fakto, ke Ostwald donis parton de sia nobelpremio al la Ido-Movado. Kiam en la gazetaro aperas asertoj, ke li donis monon al la Esperanto-movado, li tion kategorie neas skribante:

 

 “En la gazetaro intertempe aperis la informo, ke de la ricevita mono mi planas subteni Esperanton. Tio veras nur tiom, ke mi ja disponigis monon por la evoluigo de internacia helplingvo…Mia kunlaboro ekskluzive servas al Ido, la helplingvo evoluigita kaj plibonigita surbaze de Esperanto” (O.1910a, 603).

 

7.4       Li ankaŭ klopodis apliki Idon por la terminologio de sia fako, la kemio. Pri tio atestas ampleksa artikolo pri la kemia nomenklaturo, kiun li celis reformi kun konsidero de kelkaj trajtoj de Ido. La du versioj de la artikolo en Ido (O. 1910b) kaj la germana (O. 1911b) ne havis eĥon en la rondo de liaj kolegoj . Ostwald  alte taksis, same kiel ankaŭ Eugen Wüster, la serion de teknikaj vortaroj, eldonitan  de Alfred Schlomann. Por la Ido-eldono de "Mashin-Elementi. Ordinara Utensili" (Schlomann 1910) li verkis antaŭparolon en la germana (O. 1910c) kaj en Ido (O. 1910d).

 

7.5       Verŝajne lia lasta granda fortostreĉo sur organiza tereno por la mondolingvo antaŭ la Unua Mondmilito en 1911 estis la fondo de Asocio por kreo de Institucio por Monda Lingvo [germane: Weltsprachenamt]. Ĝi devus esti neŭtrala al la diversaj planlingvaj sistemoj.  Laŭ la teksto de la unua alvoko ĝi celis „prepari kaj instigi kampanjon de diplomatoj por fondi interŝtatajn Asocion por Mondolingvo kaj Institucion por Mondolingvo kun la tasko zorgi por la enkonduko, pluevoluigado kaj aplikado de oficiale agnoskota internacia helplingvo“ (vd. ankaŭ  O. 1927, 177-178). La ideo ne realiĝis.

            Post la Unua Mondmilito O. estis tre okupita pri diversaj novaj sciencaj projektoj (i.a. la ellaboro de scienco pri koloroj) kaj ne plu aktive agadis por la ideo mondolingvo kaj por Ido. Maloftas tiaj artikoloj kiel „Saluti ad Progreso“ (O. 1931).

Okaze de lia morto 1932 en Progreso Nr. 89 (3/1932) aperis kelkaj omaĝaj artikoloj (vd. Koestler 1932; Lorsy 1932; Peus 1932).

Cetere, ne estas tute klare, en kiu grado Ostwald vere regis Idon.  Mi trovis neniujn indikojn, ke la tekstoj  en Ido aperintaj sub lia nomo, vere estis verkitaj de li. Mi apenaŭ trovis indikojn, ke li uzis Idon kiel lingvon de korespondado.

 

8       Konklude

 

Valoras okupiĝi pri la ideaj heredaĵoj de tiaj spiritaj granduloj kiel Wilhelm Ostwald.

Multo instiga kaj pensiga restas por konsideri ankaŭ por la aktualaj agadoj por kaj per Esperanto, aparte en la scienca medio.

Moderna kompreno de lia energetika imperativo, stimulu nin eviti superfluajn kverelojn kaj helpu ekonomie unuigi kaj utiligi niajn malmultajn fortojn.

Per sia laborriĉa  kaj science multtema vivo Wilhelm Ostwald modele demonstris, ke ne sufiĉas  sciencaj ekkonoj. Por ke ili efiku, oni devas doni al ili organize taŭgan bazon.

 

 

9       Literaturo

 

Klarigoj:

 

Ĉe la  fonto-indikoj enkrampe O. =  Ostwald.

ks.= kaj sekvaj [paĝoj]

vd. = vidu

 

BAUMANN, Adalbert (1915): Wede, die Verständigungssprache der Zentralmächte und ihrer Freunde, die neue Welt-Hilfs-Sprache.  Diessen: Huber.

 

BECKER, Ulrich /WOLLENBERG, Fritz (1998, Red.): Eine Sprache für die Wissenschaft. Beiträge und Materialien des Interlinguistik-Kolloquiums für Wilhelm Ostwald am 9. November 1996, an der Humboldt-Universität zu Berlin. Interlinguistische Informationen. Beiheft 3. Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik e.V.

 

BLANKE, Detlev (1998): Wilhelm Ostwald, Ido und die Interlinguistik. En: BECKER/ WOLLENBERG 1998: 13 – 31.

 

BLANKE, Detlev (2001): Vom Entwurf zur Sprache. En: Schubert, Klaus (2001, Red..): Planned Languages: From Concept to Reality. Interface. Brüssel: Hogeschool voor Wetenschap en Kunst, p. 37-89.

 

DIELS, Hermann (1901): Das Problem der Weltsprache. En: Deutsche Revue 1: 45-58.

 

DOMSCHKE, Jan-Peter (1996): Bleibende Leistungen Ostwalds aus der Sicht der Philosophie. En: Mitteilungen der Wilhelm-Ostwald-Gesellschaft zu Großbothen e.V., 1: 5-8

 

KOESTLER, Arthur (1932): Nekrologo da Prof. Dr. Arthur Koestler. En: Progreso 9 (1932)89(3): 98 –101.

 

LORSY, Ernst (1932): Che Olda Ostwald. En: Progreso 9 (1932)89(3): p. 102 – 105.

 

PEUS, Heinrich (1932): Wilhelm Ostwald Mondlinguano. In: Progreso 9 (1932)89(3):101- 102.

 

OSTWALD, Wilhelm (1906): Die internationale Hilfssprache und das Esperanto. Berlin: Esperanto-Verlag Möller & Borel.

 

OSTWALD, Wilhelm (1908): Grundriß der Naturphilosophie. Leipzig: Philipp Reclam jun. (2-a eldono).

 

OSTWALD, Wilhelm (1909): Die Nomenklaturfrage. En: COUTURAT, Louis/ JESPERSEN, Otto/ LORENZ, Richard/ OSTWALD, Wilhelm/ PFAUNDLER, Leopold (1909): Weltsprache und Wissenschaft – Gedanken über die Einführung der internationalen Hilfssprache in die Wissenschaft. Jena: Gustav Fischer,  p. 63-70.

 

OSTWALD, Wilhelm (1910a): Die Forderung des Tages. Leipzig: Akademische Verlagsgesellschaft.

 

OSTWALD, Wilhelm (1910b): Pri la kemiala nomizado Teil I - III. En: Progreso Nr. 27, 28, 34. Paris: Librairie Ch. Delagrave.

 

OSTWALD, Wilhelm (1910c): Vorwort. En: SCHLOMANN 1910: IX-XV.

 

OSTWALD, Wilhelm (1910d): Prefaco. En: SCHLOMANN 1910: III-VIII.

 

OSTWALD, Wilhelm (1911a): Sprache und Verkehr. Leipzig: Akade­mische Verlagsgesellschaft.

 

OSTWALD, Wilhelm (1911b): Chemische Weltliteratur. En: Zeitschrift für Physikalische Chemie, Stöchiometrie und Verwandtschaftslehre, 76, Nr.1:1-20.

 

OSTWALD, Wilhelm (1911c): Pro quo ni esas monisti. Dessau: Peus.

 

OSTWALD, Wilhelm (1912a): Der Energetische Imperativ. Leipzig: Akademische Verlagsgesellschaft.

 

OSTWALD, Wilhelm (1912b): Monistische Sonntagspredigten. Zweite Reihe. Die Sprache I und II (S. 377-392). Leipzig: Akademische Verlagsgesellschaft.

 

OSTWALD, Wilhelm (1915): Weltdeutsch. En: Monistische Sonntagspredigten. Nr. 36 (31.10.1915):545-558. Leipzig: Spanersche Buchdruckerei.

 

OSTWALD, Wilhelm  (1927): Lebenslinien - eine Selbstbiographie. Dritter Teil: Gross-Bothen und die Welt 1905 - 1927. Berlin: Klasing.

 

OSTWALD, Wilhelm (1931): Saluti ad progreso. La mondolinguo: un necesajo. En: Progreso, VIII,  Nr. 81 (1):1-4.

 

SALZMANN, Oswald (1915): Das vereinfachte Deutsch. Die Sprache aller Völker. Leipzig: Salzmann.

 

SCHLOMANN, Alfred (1910): Ilustrita teknikal vortolibri en sis lingui. Germana-Angla-Franca-Rusa-Italiana-Hispana. Tomo I. Mashin-Elementi. Ordinara utensili. Tradukita en Ido da A.

Wormser. München-Berlin: Oldenbourg.

 

TAULI, Valter (1968): Introduction to a theory of language planning. Uppsala: Almquist & Wiksells.

 

WHORF, Benjamin Lee (1956/1988): Sprache - Denken - Wirklichkeit. Beiträge zur Metalinguistik und Sprachphilosophie. Reinbek: Rowohlt (la tre influa originala eldono aperis 1956: „Language, Thought and Reality, Massachusetts).

 

WOLLENBERG, Fritz (1998): Der Briefwechsel Wilhelm Ostwalds zu interlinguistischen Problemen. En: BECKER/WOLLENBERG 1998, S. 32 – 107.

 

 

Detlev Blanke (1941), germano, per doktoriĝo (1976) kaj profesornivela instrurajtiĝo/habilitacio (1985) disvastigis interlingvistikon en GDR, instruas ĝin en Humboldt-Universitato de Berlin, prezidas “Gesellschaft für Interlinguistik e.V.” (1991), verkadas en la germana kaj en Esperanto kaj organizis multajn sciencajn aranĝojn.


 


[1]  Melvil Dewey ( 1851 - 1931), usona bibliotekisto, kreis la dekuman klasifikan sistemon.



 

Ĉi tie vi trovas raporton pri solena renkontiĝo okaze de la 150a naskiĝtago de Wilhelm Ostwald, kiu okazis dum aŭgusto 2003 ĉe la Wilhelm-Ostwald-Memoreyo en Großbothen (Saksio):

 

Raporto en la lingvo internacia Ido

 

Bericht in Deutsch

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/03

 

Retro a la raporto pri la internaciona Ido-konfero 2003 en Ido

 

Zurück zum Bericht über die Ido-Konferenz 2003 in Deutsch