Sukcesa Ekumena Esperanto-Kongreso en Rimini
Je la 07.09.2003 nia familio revenis de la
16a Ekumena Esperanto-Kongreso en Rimini (30.08.-06.09.2003),
kun ĉirkaŭ 300 partoprenantoj eble la plej granda Ekumena
Esperanto-Kongreso ĝis nun. Ni bone vojaĝis tien kaj
reen preskaŭ senpage per Ryanair-flugo. (Kvankam ni teorie
preferas trajnvojaĝojn, ni ne povis rezisti al
flugbiletoj de Hahn al Forli por 20 EŬR, kaj do aĉetis
ilin jam antaŭ duona jaro.)
La kongreso okazis en la paroĥejo de la esperantista pastro Duilio
Magnani, kiu ornamis sian preĝejon per belegaj, daŭre
ampleksigataj mozaikoj kun esperantlingvaj tekstoj. La
dua avantaĝo de tiu paroĥejo estas ĝia situo nur kelkcent
metrojn for de mondfama plaĝo, kie la kongresanoj povis
bani sin en la ankoraŭ varma akvo de la Adriatiko dum la
preskaŭ ĉiam tre agrabla somerfina vetero.
Ankaŭ ĉirkaŭ 50 gejunuloj (plejparte el Ĉeĥio, Pollando, Rumanio
kaj Hungario) partoprenis la aranĝon kaj loĝis kune en hotelo
vidalvide de la kongresejo. Plejparte ili
estis komencantoj, kiuj vigle partoprenis en tri
internaciaj konversaciaj kursoj.
La programo plejparte tre bone sukcesis. Okazis ekskursoj al San Marino
kaj Ravenna (dum ideala vetero) kaj multaj prelegoj kaj
diskutrondoj, el kiuj mi bedaŭrinde (kiel gvidanto de
lingvokurso kaj patro de 13-monata filineto) povis ĉeesti
nur malmultajn; sed vere interesa estis ekzemple diskuto
kun la juna seminariano Louis Mbella el Kamerunio pri disvastigo
de Esperanto kaj bonfara agado en Afriko.
Ĝojiga estis la multnombra partopreno en la elektoj de la nova
IKUE-estraro; mi aŭdis ion pri 300-400 voĉdonintaj membroj (inkluzive
de la poŝtaj voĉoj senditaj antaŭ la kongresoj). Elektiĝis kiel
nova prezidanto de IKUE Miloslav Ŝvaĉek el Ĉeĥio;
vicprezidantoj fariĝis Marija Beloŝeviĉ el Kroatio kaj
pastro Lajos Kobor el Hungario.
***
En 2004 ne okazos Ekumena Kongreso, sed IKUE-Kongreso en Kretinga en
Litovio (apud la Balta Maro, 3.-10.07.2004) kaj krome
KELI-kongreso en Ĉeĥio (proksime al Brno?).
Por 2005 KCE invitis al Ekumena Esperanto-Kongreso en La-Chaux-de-Fonds.
Certe la invitintoj, por kiuj parolis Perla Martinelli, celas per tio
proksimigi la du asociojn IKUE kaj KELI al la Pakto de la
Esperanta
Civito, do al asocio certagrade konkurenca al UEA. Ne estas tute klare,
ĉu IKUE kaj KELI akceptos la proponon; tamen laŭ mi indas
elprovi la kunlaboron.
Ulrich Matthias
**************************************************
Ulrich Matthias, Rückertstr. 6, D-65187 Wiesbaden
Tel. +49-611-466712; <Ulrich.Matthias@t-online.de>
http://Ulrich.Matthias.bei.t-online.de
**************************************************